Algarinejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Algarinejo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18280
Demografio
Loĝantaro 2 396  (2023) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 20′ N, 4° 10′ U (mapo)37.325-4.1586111111111Koordinatoj: 37° 20′ N, 4° 10′ U (mapo) [+]
Alto 602 m [+]
Areo 93 km² (9 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Algarinejo (Provinco Granado)
Algarinejo (Provinco Granado)
DEC
Algarinejo
Algarinejo
Situo de Algarinejo
Algarinejo (Hispanio)
Algarinejo (Hispanio)
DEC
Algarinejo
Algarinejo
Situo de Algarinejo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Algarinejo [+]
vdr
Situo de Algarinejo en la provinco.

Algarinejo estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la nordokcidenta parto de la komarko de Loja. Limas kun la municipoj granadaj Montefrío, Loja kaj Zagra, kaj kun la municipoj kordovaj Iznájar kaj Priego de Córdoba.

La algarineĥa municipo estas formata de la kernoj Algarinejo, Fuentes de Cesna, La Viña, Palancar, La Saucedilla kaj Sierra de Ojete-Chite.

Oni trovis restaĵojn de la epoko de Paleolitiko kaj de la Romia Imperio, sed estis dum Al Andalus kiam oni kreis kaj nomis la setlejon ("al-Garín" signifas «la kavojn» en araba). En la 18a jarcento estis konstruita la ĉefa monumento, nome la preĝejo de Santa María La Mayor, fare de la fama novklasika arkitekto Ventura Rodríguez. La agrikulturo estas bazata sur la olivarboj, kaj en la industria sektoro elstaras la metiarto, el esparto, punto kaj vimeno aŭ produktado de salnutraĵoj, konservoj kaj fromaĝo. Krome estas rura turismo.

En la 1950-aj jaroj oni atingis pinton de loĝantaro kun preskaŭ 8700, poste oni falis ĝis sub 2600.