Almuñécar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Almuñécar
Almuñécar 24J 01.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18... [+]
Retpaĝaro www.almunecar.es [+]
Demografio
Loĝantaro 26 514  (2019) [+]
Loĝdenso 318 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 44′ N, 3° 41′ U (mapo)36.733888888889-3.6911111111111Koordinatoj: 36° 44′ N, 3° 41′ U (mapo) [+]
Alto 24 m [+]
Areo 83,36 km² (8 336 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Almuñécar
Situo de Almuñécar
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Almuñécar [+]
Information icon.svg
vdr
Situo de Almuñécar en la provinco.

Almuñécar estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de la strando Puerta del Mar (Marpordo), en Almuñécar.

Ĝi situas en la okcidenta pinto de la marbordo de Mediteraneo en tiu provinco. Ĝi limas kun la municipoj granadaj Otívar, Jete, Ítrabo kaj Salobreña, kaj kun la municipo malaga Nerja. Tra ĝia municipa teritorio trafluas la rivero Verde (Verda). La municipo estas komprenata de la domaroj Almuñécar — municipa ĉefurbo —, La Herradura, Velilla-Taramay, Torrecuevas, Río Seco, El Rescate kaj El Cerval.

Ĝi havis 27.544 loĝantojn en 2008.

Estas grava centro por turismo, inter maro kaj montaro. Dum la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj kaj komence de la 2000-aj jaroj oni ampleksigis la urban areon, kun granda nombro de hoteloj kaj urbanizaĵoj, multaj el tiuj de duaj loĝejoj. Krome estas grava produktanto de subtropikaj fruktoj kiel avokadoj, ĉerimolioj, mangoj, mespiloj ktp.

La nuntempa toponimo derivas de la araba حصن المنكّر (ḥiṣn al-munakkar), «fortikaĵo inter [montoj]».[1]

Kompasdirektoj[redakti | redakti fonton]

Nordokcidente: Nerja (prov. Malago) kaj Otívar Norde: Otívar Nordoriente: Otívar kaj Jete
Okcidente: Nerja (prov. Malago) Kompasdirektoj Oriente: Jete, Ítrabo kaj Salobreña
Sudokcidente: Mediteranea Maro Sude: Mediteranea Maro Sudoriente: Mediteranea Maro

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de San Miguel, kaj la Mediteraneo fone.

Kiam venis romianoj, ili trovis jam establitan urbon de fenicoj kun industrio de salnutraĵoj kaj stampado de propraj moneroj. Dum la Romia Imperio oni urbigis plie la urbon per temploj, teatro kaj akvedukto. En tempo de Al Andalus, la fama vojaĝisto Muhammad al-Idrisi jam menciis la ruinojn de iamaj tempoj. En 755 elŝipiĝis tie Abd ar-Rahman la 1-a, kiu fondis post unu jaro la Emirlandon de Kordovo. Almuñécar apartenis al la korao de Elvira. Tiam estis sur la marbordo hisnkastelo, kaj nur en la 11a jarcento estis vera urbo aŭ medina. Oni produktis sukerkanon, bananojn, sekvinberojn, cerealon, fruktojn kaj estis grava fiŝkaptado. Estis fiŝkaptista haveno, kvartaloj ekstermuregaj, bazaro kaj ĉefa moskeo. En la alandalusaj epokoj de la Tajfo Granado kaj de la Nazaria Granada Reĝlando, Almuñécar estis la plej grava marborda urbo kaj estis vizitata de la reĝa familio. Post la falo de Baza al la kristanoj en 1489 la marbordo de Granado kapitulacis al Kastilio decembre samjare, laŭ kapitulacoj subskribitaj en Almuñécar. En 1569, dum la Milito de Alpujarras, la estro de la moriskoj nome Aben Aboo, atakis la vilaĝon kun tri mil homoj, sed malsukcese. En la postaj jarcentoj ankaŭ turkoj kaj britoj atakis la kastelon.

Strandoj[redakti | redakti fonton]

La strando Berengueles, en Almuñécar.

Almuñécar disponas de dek naŭ kilometrojn de marbordo, en kiu menciindas dek ok strandoj, kiuj de okcidento orienten estas la jenaj:[2]

  • Cantarriján
  • Calaiza
  • La Herradura
  • Los Berengueles/Bahía del Vapor
  • El Muerto
  • Cotobro
  • La Veintiuna
  • El Rincón de La China
  • San Cristóbal/La China
  • Caletilla
  • Puerta del Mar/Fuentepiedra
  • Velilla
  • Tesorillo
  • Pozuelo
  • Calabajío
  • Cabria
  • Curumbico
  • Barranco de Enmedio

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asín Palacios, Miguel (1940). Contribución a la toponimia árabe de España. Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas. p. 71.
  2. Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente. «Guía de playas». Konsultita la 23an de januaro 2020.