Tajfo Granado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La tajfo Granado ĉirkaŭ 1037.

La Tajfo Granado, estis sendependa islama reĝlando kiu ekestis en al-Andalus en 1013, kiel rezulto de la malintegriĝo kiun la kaliflando de Kordovo suferis ekde 1009, kaj tio malaperis kiam ĝi estis konkerita de la Almoravidoj en 1090, apartenantaj kronologie al la unuaj taifaj regnoj.

En 1082 la tajfo de Granado suferis agreson el la tajfo Malago, regita de Tamim ben Bullugin. Abd'Allah organizis fortan armeon kaj post kiam li prenis multajn kastelojn, li sieĝis la urbon Malago, devigante sian fraton peti lian pardonon kaj forprenante la teritorion de Malago.

En 1085, Alfonso la 6-a konkeris Toledon, farante ke Abd'Allah kaj la reĝoj de la tajfoj de Sevilo kaj Badaĥozo petu la helpon de la almoravidoj, kiuj eniris en la Iberian Duoninsulon en 1086 tra Algeciras, venkante la kastilian-leonan reĝon en la batalo de Sagrajas. Post la venko, vidante la almoravidoj la grandan malfortecon de la tajfoj, kaŭzitaj de kontinuaj kvereloj, ili konkeris la tajfon Granado en 1090.