Loja (Granada)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Loja
Loja Campanario.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18300 (Loja, [[Barrio de San Antonio (Granada) [+]
Retpaĝaro www.aytoloja.org [+]
Demografio
Loĝantaro 20 342  (2019) [+]
Loĝdenso 45 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 10′ N, 4° 9′ U (mapo)37.166666666667-4.15Koordinatoj: 37° 10′ N, 4° 9′ U (mapo) [+]
Alto 448 m [+]
Areo 454,7 km² (45 470 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Loja
Situo de Loja
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Loja [+]
Information icon.svg
vdr
Situo de Loja en la provinco de Granada.

Loja [LOĥa] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco de Granada, sude de Hispanio. Ĝi siuas en la plej okcidenta pinto de la provinco en la valo de la rivero Genil. Estas araba alkazabo, multaj preĝejoj, fruktodona agrikulturo kaj industrio de marmoro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas la plej okcidenta de la provinco kaj inkludas la kernojn Loja — la plej grava de la samnoma komarko, same kiel de la komarko Poniente Granadino —, Barrio de San Antonio, Ventorros de San José, Fuente Camacho, El Bujeo, Venta del Rayo, La Fábrica, La Esperanza, Ventorros de la Laguna, Riofrío, La Palma, El Frontil, Ventorros de Balerma, Venta Santa Bárbara, Cuesta Blanca kaj Atajea.

Loja ĉirkaŭ 1863.
Loja aktuale.

Ĝia municipa teritorio havas areon de 447,53 km². Limas kun la municipoj granadaj Algarinejo, Zagra, Montefrío, Villanueva Mesía, Huétor-Tájar, Salar, Alhama de Granada kaj Zafarraya; kun la municipoj malagaj Alfarnate, Villanueva del Trabuco, Archidona kaj Villanueva de Tapia; kaj kun la municipo kordova Iznájar.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1950-aj jaroj oni atingis pinton de 30 000 loĝantoj; sed tuj poste oni falis al 20 000 loĝantoj. La municipo Loja havas grandan kvanton de submunicipoj kaj domaroj kiel Agicampe, Alazores, Almendro, Los Arenales, La Atalaya, Campo Dauro, La Ciudad, Dehesa de los Montes, Los Gallombares, Huertas Bajas, Jardines de Narváez, Manzanil, Molehones, Nuño Daza, Plines kaj Puerto Blanquillo.

Kvankam tradicie estis urbestroj socialistaj, en la lastaj balotoj venkas la dekstruloj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ŝafoj de loka raso.

La ekonomio de la municipo estas bazata ĉefe sur la unuaranga sektoro, kun alta produktado de olivarboj kaj konsiderinda produktado de asparagoj. Dum la unua jardeko de la 21a jarcento, ludis gravan rolon ankaŭ la sektoro de konstruado kiu dungis grandan nombron de personoj, spite la krizon, kaj la sektoro servoj kun ampleksa turisma kaj gasteja propono, kiu enhavas ekde luksaj hoteloj ĝis malgrandaj ruraj kompleksoj.

En la rivero Frío estas granda nombro de fiŝbredejoj kie oni obtenas trutojn, kaj ekde fino de la 20a jarcento oni entreprenis bredado de acipenseroj por obteni la kaviaron de Riofrío.[1]

En la rivero Salado, iam estis uzataj akvoj iom salhavaj por la obteno de salo per malgranda instalaĵo salprodukta, aktuale forlasita.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. elmundo.es (27a de aŭgusto 2010). «Caviar de Loja, producto de lujo». «El único caviar ecológico del mundo [...] ya ocupa mesa en los mejores restaurantes internacionales». Alirita la 28an de januaro 2020.