Archidona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Archidona
urbo
Archidona View.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Malago
Poŝtkodo 29230
Retpaĝaro www.archidona.es
Politiko
Urbestro Mercedes Montero Frías (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 8 490  (2015)
Loĝdenso 45 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 6′ N, 4° 23′ U37.0954031-4.390629Koordinatoj: 37° 6′ N, 4° 23′ U [+]
Alto 666 m [+]
Areo 185,59 km² (18 559 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Archidona.svg
Loko de Archidona en la provinco Malago.
Fonto: IAE - SIMA
Situo de Archidona
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Archidona [+]
v  d  r
Information icon.svg
Vidaĵo ĝenerala de Archidona.

Archidona [arĉiDOna] kaj Arĉidono en Esperanto estas urbo kaj municipo de la provinco Malago, en la regiono Andaluzio. Ĝi estas la centro de la nomita Nororma, tio estas Nordorienta Komarko de Malago[1] kaj la ĉefurbo de la jurteritorio de Archidona.[2] Ĝi akiris la titolon de urbo en 1901.

Ĝia municipa teritorio okupas areon de 187 km² kiuj etendas tra la orienta pento de la Depresio de Antekero. La urbo estas situa je 666 m super marnivelo, ĉe la bazo de la montaro Sierra de Gracia. Kun 8858 loĝantoj, Archidona estas la municipo plej loĝata de la komarko. La loĝantaro koncentriĝas en la ĉefa urba kerno samnoma sed ankaŭ ĉe la minoraj kernoj de Salinas, Trajnstacio kaj Huertas del Río.

Arkeologiaj trovaĵoj atestas la estinton de setlantoj en la zono ekde la Malsupra Paleolitiko. La konstantaj setlejoj plej antikvaj korespondas al Escua, fondita de fenicoj, kaj Ulisis, loĝata de turduloj kaj romianoj. Dum la islama epoko, Medina Arxiduna atingis elstarecon kiam iĝis ĉefurbo de la Korao de Rajja. En ties alkazabo estis proklamita emiro Abd Ar-Rahman la 1-a en 756, post kio oni starigis la Emirlando de Kordovo en al-Andalus. Post la kristana konkero en 1462, la vilaĝo restis sub la senjora jurisdikcio de la Familio Osuna.

La urbo estis deklarita Histori-Arta Komplekso en 1980 pro sia urbaniza kaj arkitektura baroka heredo.[3] La municipo enhavas diversajn arkeologiajn kuŝejojn de diferencaj epokoj kaj zonoj de ekologia intereso kiaj estas la Natura Rezervejo Lagetoj de Archidona kaj la Hoz de Marín. Krome ĝi estas la sidejo de la kinfestivalo Muestra de cine andaluz y del Mediterráneo.

Monumentoj kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Placo Ochavada (oklatera).

Civila arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj montroj de civila arkitekturo de la urbo estas la restaĵoj de la kastelo kaj de la defendaj muregoj, la placo Ochavada kaj la Domo Pósito. La kastelo estis konstruita en la 9-a jarcento, sur restaĵoj de romiaj muregoj. Ĝi estis rekonstruita en la 13-a jarcento, en tempo de la Nazaria Granada Reĝlando. Ĝi enhavis tri defendajn zonojn el kiuj oni konservas nur du sur la forta deklivo de la monto.

La Placo Ochavada [oĉaBAda], signife oklatera, estas konsiderata kiel unu el la ĉefaj ekzemploj de la urbanizado de la andaluzia baroko; ĝi estis konstruita en 1786 laŭ la desegnoj de Antonio González Sevillano kaj Francisco Astorga Frías. Ĝi havas oklateran planoj kaj fasadojn de ruĝa briko kaj kalko, de inspiro de mudeĥaro. La Domo Pósito, signife Grenstokejo, konata ankaŭ kiel "La Cilla" [ZIja], estas konstruaĵo de fino de la 16-a jarcento el kiu elstaras ĝia baroka pordego el ŝtono, flankigita de dukaj blazonoj. Ĝi estis konstruita por stoki la rikoltojn de la Dukoj de Osuna. Post utili kiel sidejo de la municipo, en la aktualo estas la municipa muzeo.[4] Menciindas ankaŭ la etnologi-arkitektura heredo de la municipo, kiu konservas nombrajn strukturojn rilatajn kun draŝejoj, fornoj por baki panon, produktejoj de kalko, putoj, fontanoj, olemuelejoj, muelejoj de faruno kaj kampardomaroj.[5]

Turo de la konvento de Mínimas.

Religia arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Pli nombraj estas la monumentaj ekzemploj de religia arkitekturo. La Ermitejo de la Virgulino de Gracia estis starigita en 1462 sur antikva moskeo de la 9-a kaj 10-a jarcentoj el kiu oni konservas la komencajn erojn de la navoj kun kolonoj de epokoj de romianoj kaj visigotoj kaj aliajn restaĵojn ĉe la enirejo de la sanktejo. Ĝi estis reformita en la 17-a kaj 18-a jarcentoj per la konstruo de portikara aldona korto. Ĝi konservas anoniman pentraĵon de stilo itali-gotika de la 15-a jarcento. Alia ermitejo interesa estas tiu de Sankta Antonio, nome konstruaĵo de la 18-a jarcento de popola tiparo, situa en la tombejo de la 19-a jarcento.[4]

La Preĝejo de Sankta Ana estis konstruita en 1505. Ĝi estis la unua templo de la malsupra vilaĝo post la konkero fare de kristanoj. Ĝi estis modifita en la 19-a jarcento, sed ĝi ankoraŭ konservas sian triangulan turon kaj aliajn elementojn de malfrugotiko. De la Preĝejo de la Victoria (Venko) elstaras ties fasado de stilo manierismo finigita per sonorilmuro el briko. Tiu preĝejo formius parton de iama konvento de la 16-a jarcento, nun malaperinta. La Preĝejo de Jesús Nazareno konsistas el unusola navo kun barelvolbo kaj trifoliaj embrazuroj. Ĝi estis konstruita fine de la 17a jarcento ĉe la lernejo Escuelas Pías, nome konstruaĵo kiu elstaras pro pordego el ŝtono kaj turo de horloĝo.[4]

La Konvento de Sankta Dominiko estas la plej antikva konvento de la urbo, fondita de la Grafo de Ureña en 1531. Organizita ĉirkaŭ centra korto, ĝi havas simplan pordegon je stilo dominika. La alia konvento konservita estas la Konvento de Mínimas. La preĝejo de tiu konvento datas el la 18-a jarcento kaj elstaras pro sia baroka pordego kaj multlatera turo el ruĝa briko kaj turpinto el kolorigita ceramiko blanka kaj verda.[4]

Interno de la ermitejo de Gracia, kun romiaj kaj visigotaj kolonoj.

Arkeologiaj kuŝejoj[redakti | redakti fonton]

La arkeologiaj kuŝejoj de la municipo korespondas al diferencaj epokoj de la historio de Arĉidono. La plej antikvaj estas tiuj de la Kavo de Las Grajas, la ŝirmejoj de la Escardadera kaj la teracoj al la velo de la rivero Guadalhorce pase tra Huertas del Río, kiu enhavas montrojn de la ekzisto de Ĉasistoj-kolektistoj de la Paleolitiko, same kiel tombojn kaj kavo-sanktejo kun skemeca roka arto.[5]

La kuŝejoj de La Hoya, Cortijo Catalán, Cerro Borbollones kaj aliaj enhavas prahistiriajn restaĵojn, korespondaj al indiĝenaj iberoj kaj al kolonoj fenicoj, kiel pruvas diversaj fortikaĵoj kaj aliaj montroj de materiala kulturo. El la epoko hispanromia estas pli granda nombro de restaĵoj, kiaj tiuj de la romia vilao de Alcaidía kaj tiuj de la probabla municipo Ulisis. El mezepoka epoko, krom la etoso de la kastelo, elstaras la fortikaĵo de Las Capacheras, deklarita Bien de Interés Cultural (havaĵo de kultura intereso), pro la abundo de materialo trovita de tiu kaj de aliaj antaŭaj epokoj.[5]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Olivarboj en Archidona.

Archidona estas municipo ĉefe agrikultura. Kvankam la kerno de la agrikultura agado en la loka ekonomic malpliiĝas ekde la lasta triono de la 20-a jarcento, la produkta strukturo arĉidona pluestas dominata de la unuaranga sektoro. Granda parto de la municipa areo estis konvertita en plugebla tero, ĉefe en olivarbaroj.[5] Laŭ la Agrikultura Censo de 1989, en Archidona, de 17.356 ha censitaj, 40,03% korespondis al olivarbaroj kaj 25,25% al herbaj kultivoj, ĉefe tritiko kaj aveno. Oni kalkulis ankaŭ 8 ha de vitejoj kaj 396 de fruktarbaroj.[6] La brutobredado ne estas tiom grava ekonomia agado en la municipo. La ĉefaj tipoj de brutobredado estas de ŝafoj kaj kaproj, kun inter po 400 kaj 500 ekzempleroj ĉiu.[7]

Monumento al taglaboristo, situa ĉe la Mezlernejo Luis Barahona de Soto.

Tamen, nur tre limigita grupo de grandaj terposedantoj povas vivteni sin nur el la agrikultura produktado, kaj estas tre ofta por multaj laboristoj la dediĉo al la laboroj de kamparo partatempaj kaj al la farado de alia labortipo, ĉefe en la sektoro de la konstruado. Menciindas krome ke la agrikulturo en Archidona estas subvenciita agado kiu survivas grandparte danke al politikoj kiaj la Plan de Empleo Rural (Plano de Rura Dungado).[5]

Tamen estas ankaŭ malgranda industria sektoro, bazita sur la transformado de manĝaĵoj, kaj eldona, pro la setlado en la urbo de la eldonejo Ediciones Aljibe, same kiel pro pliiĝanta sektoro de servoj ebligita de la situo de la urbo kiel komarka ĉefurbo, baze sur agado kia la edukado, la administracio kaj ĉefe la pomalgranda komerco.[5] La indico de turismo, spite la gravan histori-arta heredo de la municipo, estas ankoraŭ malalta, ĉefe kompare kun aliaj municipoj de la provinco, ekzemple la najbara Antekero. La hotela propono ests limigita al unu hotel-lernejo kvarstela, unu hotelo tristela, alia dustela kaj du pensionoj.[7]

Ĵusaj klopodoj rilatis al energiprodukta infrastrukturo, nome du produktejoj de sunenergio kun potenco de 8,3 megavatoj, kiuj povus utili por ĉirkaŭ 2.000 loĝejoj.[8] La konstruo de fabriko de biomaso, same kiel projektoj konstrui karceron kaj golfludejon ricevis kritikojn de ekologiistoj kaj loĝantoj.[9][10][11]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asociación para el desarrollo rural de la comarca nororiental de Málaga (ed.). «Nororma». [1] Konsultita la 5-an de novembro 2016.
  2. Consejo General Procuradores de España (ed.). «Archidona, partido judicial nº11 de Málaga». [2] Konsultita la 5-an de novembro 2016.
  3. Real Decreto 3093/1980, de 22-a de decembro 1980 (BOE nº 42 de 18-a de februaro 1981)
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 SOPDE (eld.). «Monumentos de Archidona». [3] Konsultita la 21-an de februaro 2010.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 Ayuntamiento de Archidona (eld.). «Avance del PGOU de Archidona». [4] Konsultita la 3-an de novembro de 2016.
  6. Junta de Andalucía (eld.). «DECRETO 246/1999, de 27 de diciembre, por el que se aprueba el Plan de Ordenación de los Recursos Naturales de la Reserva Natural Lagunas de Archidona.». [5] Konsultita la 5-an de novembro 2016.
  7. 7,0 7,1 Ayuntamiento de Archidona (ed.). «Documentos de Diagnóstico de la Agenda Local 21 de Archidona. 2.2 Actividades Económicas». [6] Konsultita la 21-an de februaro 2010.
  8. La Opinión de Málaga (eld.). «Dos huertos solares en Archidona abastecerán a 2.000 viviendas al año». [7] Konsultita la 21-an de februaro de 2010.
  9. Los Verdes de Andalucía (ed.). «Los Verdes rechazan la central de biomasa en Archidona porque “no es más que una incineradora de residuos encubierta y porque incumple el PLEAN”». [8] Konsultita la 5-an de novembro 2016.
  10. Málaga Hoy (eld.). «La cárcel de Archidona estará lista en 2011». [9] Konsultita la 5-an de novembro 2016.
  11. Málaga Hoy (eld.). «Proyectan un campo de golf y 700 viviendas en un encinar protegido». [10] Konsultita la 5-an de novembro 2016.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • O'Callaghan, Joseph F. (2011). The Gibraltar Crusade: Castile and the Battle for the Strait. The Middle Ages Series and UPCC book collections on Project MUSE (1ª edición). Philadelphia: University of Pennsylvania Press. ISBN 0812204638.
  • Vázquez Campos, Braulio (2006). Los adelantados mayores de la frontera o Andalucía (Siglos XIII-XIV) (1ª edición). Camas: Diputación de Sevilla. ISBN 84-7798-230-9.
  • Vega Gutiérrez, José (1953). «El Santo Reino y su reacción frente a la historia». Boletín del Instituto de Estudios Giennenses (Jaén: Instituto de Estudios Giennenses) (1): 17-56. ISSN 0561-3590. Consultado el 20 de abril de 2014.