Mollina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mollina
Jardines (5897270806).jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29... [+]
Retpaĝaro www.mollina.org [+]
Demografio
Loĝantaro 5 149  (2019) [+]
Loĝdenso 69 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 7′ N, 4° 39′ U (mapo)37.1231023-4.6560487Koordinatoj: 37° 7′ N, 4° 39′ U (mapo) [+]
Alto 473 m [+]
Areo 75 km² (7 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Mollina
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Mollina [+]
Information icon.svg
vdr

Mollina [moĜIna] estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la norda parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Mollina en la provinco Malago.

La tereno ĝenerale ne estas tro kruta, kun la escepto de la nomita Sierra de la Camorra, kiu ankaŭ ne estas tro kruta. Tamen, la plej alta punkto atingas 798 metrojn, el kiu videblas kvin andaluzaj urboj. Rimarkindas agado por praktiko de marŝado, laŭ tri markitaj vojoj. Tiu montaro estas kovrita ĉefe de makiso, dum la cetero de la municipo estas okupata de kampoj de olivarboj kaj cerealoj, same kiel de abundaj vitejoj, el kiuj oni produktas famajn vinojn kiuj lastatempe atingis devenana nomigon de Mollina. Krome, okazas rearbarigo de pinoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]