El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pujerra [puĤEra] estas municipo hispana de la provinco Malago, Andaluzio. Ĝi troviĝas situanta oriente de la provinco, en la Valo Genal, nome unu de la vilaĝoj kiuj kunformas la komarkon de la Montaro de Arundo. Laŭ ŝoseo ĝi troviĝas situanta je 117 kilometroj el Malago kaj je 652 km el Madrido. En 2006 ĝi havis 316 loĝantojn; en 2000 ĝi havis 304. Ties ekonomio baziĝas tradicie sur la komercado de kaŝtanoj kaj manfarado el ledo kaj lastatempe sur turismo danke al la proksimeco de la Suna Marbordo.
Municipoj de Provinco Málaga |
---|
| |
|