Benamargosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benamargosa
Benamargosa 03.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29718 [+]
Demografio
Loĝantaro 1 519  (2022) [+]
Loĝdenso 127 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 50′ N, 4° 12′ U (mapo)36.8352546-4.1935666Koordinatoj: 36° 50′ N, 4° 12′ U (mapo) [+]
Alto 96 m [+]
Areo 12 km² (1 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Benamargosa
Situo de Benamargosa

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Benamargosa [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Benamargosa [benamarGOsa] estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la orienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Benamargosa en la provinco Malago.

Ĝi estas en la komarko Axarquía [aĥarKIa]. Ĝi estas je 96 metroj de altitudo, en la samnoma valo; ĝia municipa teritorio havas areon de 12,12 km² kaj en 2016 ĝi havis 1558 loĝantojn laŭ la Instituto Nacional de Estadística (INE).[1]

Preĝejo.

La vilaĝo estis konata populare kiel "Gibraltar el Chico" (Malgranda Ĝibraltaro), ĉar iam granda parto de lokanoj dediĉis sin al kontrabando de tabako devena de Ĝibraltaro. La municipa teritorio de Benamargosa estas sur mallarĝa valo ĉirkaŭita de montetoj, en pejzaĝo de fruktoĝardenoj, oranĝarboj, citronarboj, olivarboj, migdalarboj, figarboj kaj subtropikaj kultivoj kiel de avokadoj, mangoj, ĉerimolioj ktp., kiuj estas kultivataj sur terasoj de la deklivoj. La brutobredado estas duaranga, sed ne pro tio malpli gravaa. Plej gravaj estis la porkoj, la kaproj kaj kortobirdoj. En Benamargosa estas gravaj produktoj la jenaj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «INE». Konsultita la 20an de januaro 2020.