Torrox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torrox
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29770 • 29793
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20 932  (2023) [+]
Loĝdenso 410 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 46′ N, 3° 57′ U (mapo)36.7607455-3.9523617Koordinatoj: 36° 46′ N, 3° 57′ U (mapo) [+]
Alto 120 m [+]
Areo 51 km² (5 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torrox (Malago)
Torrox (Malago)
DEC
Torrox
Torrox
Situo de Torrox
Torrox (Hispanio)
Torrox (Hispanio)
DEC
Torrox
Torrox
Situo de Torrox

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrox [+]
vdr

Torrox [toROKS] estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la orienta pinto de la komarko Aĥarkia kaj la orienta pinto de la provinco Malago kaj sur la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj je la deklivaro de la Sierra de Almijara. Estas sidejo de la jurisdikcia teritorio samnoma kaj unu de la municipoj kiuj kunformas la komarkon Axarquía (Aĥarkia] kaj la municiparo "Mancomunidad de Municipios de la Costa del Sol-Axarquía".

Placo de la Konstitucio.

Ĝia municipa teritorio okupas etendon de 51 km², etende trs la valo de la samnoma rivero. Estas 16 395 loĝantoj, laŭ la popolnombrado de la statistika servo INE de 2008. Tiu estas distribuata en du disaj kernoj; nome la antikva kerno de Torrox, situa en la interno, kaj Torrox Costa, situa sur la marbordo, kie estas la plej granda parto de la loĝantaro. Menciindas ke la urbo estas hejmo de unu el la plej grandaj kolonioj de germanaj loĝantoj de Hispanio, krom multnombraj britoj.

Pro siaj strandoj kaj turisma infrastrukturo estas tre vizitata loko dum la someraj monatoj. La agrikulturaj terenoj estas de alta produktiveco pro la subtropika klimato de la zono, kiu ebligas la kultivon de tropikaj fruktoj kiel avokado, ĉerimolio, mangomespilo, krom la pli kutima produktado de legomoj kaj ornamplantoj sub plastaj forcejoj.

Oni supozas, ke la origino de Torrox estas en urbo-fabriko de la Romia Imperio probable nomata Caviclum. La araboj enkondukis la plantadon de la morusoj, kio faris Torrox centro de la industrio de la silko, kiu liveris la peton de la bazroj de Malago kaj Granado, kie ĝi estis tre aprezata. Post la konkero fare de Kastilio, ĝi suferis la konsekvencojn de la ribelo de la moriskoj, la forpelo de tiuj kaj la postaj reloĝigoj.

Tipa angulo.

La limoj de la urbo estas la jenaj:

Torrox estas alirebla pere de la Aŭtovojo de la Mediteraneo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]