Lanmespilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Lanmespilo aŭ japana eriobotrio
Eriobotrya japonica SZ97.png
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj dicotyledones
Ordo: Sapindales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Genro: eriobotrio Eriobotrya
Specio: E. japonica
Eriobotrya japonica
(Thunb.) Lindl.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
arbo de japana eriobotrio
tranĉitaj fruktoj

La lanmespilo[1]japana eriobotrio[2] (eriobotrya japonica) estas specio el la genro eriobotrio el la familio rozacoj (rosaceae). Ĝi estas ankaŭ konata kiel japania mespilolokvato[3]. Tamen, tio precize ne estas mespilo.

En la ĉina lingvo ĝia nomo estas pípá kaj en la japana biwa kun la skriboj 枇杷 . El la simila formo oni nomas la liutajn muzikinstrumentojn same en la ĉina pípá aŭ en la japana biwa sed kun aliaj skriboj 琵琶, kaj en Esperanto bivo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

japana eribotrio

La japana eribotrio estas ĉiamverda arbo kaj atingas alton de 7 ĝis 12 metrojn. La lanozaj folioj etas simplaj. La folitigo nur estas 6 ĝis 10 mm longa. La folilimbo havas longecon de 12 ĝis 30 cm kaj larĝecon de 3 ĝis 9 cm. La foliranda estas ĉe la bazo glata kaj pli supre segildenta. La stipuloj longas 1 ĝis 1,5 cm.

La panikla floraro estas 10 ĝi 19 cm longa kaj havas multajn florojn. La rustre hareca flortigo estas 2 ĝis 8 mm longa. La duseksaj radisimetriaj floroj havas kvin petalojn kaj diametron de 1,2 ĝis 2 cm. La kvin rustre harecaj sepaloj estas 2 ĝis 3 mm longaj kaj restas ĉe la fruktoj. La kvin blankaj najlitaj petaloj havas longecon de 5 ĝi 9 mm kaj larĝecon de 4 ĝis 6 mm. Ekzistas 20 stamenoj. La sube staranta ovario konsistas el 5 karpeloj. La kvin pistiloj estas liberaj. La planto floras de marto ĝis junio.

La pir- aŭ ovformaj pseŭdofruktoj estas ĉirkaŭ 5 cm longaj kaj havas diametron de ĉ. 4 cm. Ilia maldika, helflava haŭto estas fajne hareca kaj estas facile forigebla. La fruktkarno estas flaveca ĝis oranĝkolora kaj depende de la kulturvario malmola aŭ mola. La nematura frukto esta tre acida. Maturaj fruktoj havas etajn brunajn makulojn sur la fruktŝelo. La frukto havas ĝis dek malmolajn kaj glatajn semojn. Ĝia frukto estas mespilo.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Naturaj disvastigejoj nur estas du lokoj en meza Ĉinio: Nanĉuan en la provinco Ĉongĉingo de Jiĉang en Hubejo.[4] Eblas ke en suda Japanio ĝi ankaŭ estas indiĝena. [5] Hodiaŭ la japania eriobotrio estas kultivata en tuta Sudorienta Azio. Ĝi venis al Eŭropo fine de la 18a jarcento. Hodiaŭ ĝi estas kultivata en multaj landoj kun mediteranea kaj subtropika klimato.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Komence la arbo estis kultivata kiel ornamplanto. Pli kaj pli oni kultivas ĝin ankaŭ pro la fruktoj. La fruktoj povas esti manĝataj krudaj aŭ kuiritaj kun aŭ sen ŝelo. Vaporkuirite ili estas speciale bongustaj.

La muelitaj semoj estas utiligitaj kiel spicaĵo. Eblas ankaŭ uzi ilin kiel kafosurogato.

La fruktoj entenas multe da kalio kaj vitamino A kaj havas diurezan efikon. Kiel siropo (Pei Pa Koa) ili estas uzata en la tradicia ĉina medicino kontraŭ faringito, tusado kaj raŭkeco.

La ligno estas malmola kaj el ĝi oni faras linealojn.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo okazis 1780 de Carl Peter Thunberg kiel Mespilus japonica , do ĝi kiel mespilo (Mespilus).[6] John Lindley metis la specion en 1821 kiel Eriobotrya japonica al la genro eriobotrio (Eriobotrya), kiu kiel mespilo kaj pomo apartenas al kernofruktoj (Pyrinae) .[7]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Gu Cuizhi, Stephen A. Spongberg: Eriobotrya. In: Wu Zhengyi, Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China. 9, Missouri Botanical Garden Press, St. Louis 1994+, S. 138 (eFloras.org; Stand: 17. März 2009).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vortaro Japana-Esperanta
  2. Vortarego "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto" de Krause, paĝo 1615, kapvorto Wollmispel
  3. www.gazetejo.org/system/files/gazetoj/ESK049.pdf
  4. Gu Cuizhi, Stephen A. Spongberg: Eriobotrya. In: Flora of China
  5. Julia F. Morton: Loquat. In: Julia F. Morton: Fruits of warm climates. Miami 1987. S. 103–108. online
  6. Nova Acta Regiae Soc. Sci. Upsal. 3:208. 1780; siehe Lanmespilo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland. Eintrag bei GRIN Taxonomy for Plants.
  7. Trans. Linn. Soc. London 13(1):102. 1821; siehe Lanmespilo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland. Eintrag bei GRIN Taxonomy for Plants.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]