Ojén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ojen)
Ojén
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29610
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 480  (2023) [+]
Loĝdenso 52 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 34′ N, 4° 51′ U (mapo)36.5651362-4.852434Koordinatoj: 36° 34′ N, 4° 51′ U (mapo) [+]
Alto 309 m [+]
Areo 86 km² (8 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ojén (Malago)
Ojén (Malago)
DEC
Ojén
Ojén
Situo de Ojén
Ojén (Hispanio)
Ojén (Hispanio)
DEC
Ojén
Ojén
Situo de Ojén

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ojén [+]
vdr

Ojén [oĤEN] estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la plej suda parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Ĝi limas kun Mijas oriente, kun Marbella sude, kun Istán okcidente kaj kun Monda kaj Coín norde. Ene de la municipa teritorio de Ojén ĉefas du kernoj nome: La propra urba kerno de Ojén kaj la urbanizaĵoj La Mairena kaj El Vicario, en la sudoriento de la municipa teritorio.

Ojén estas je ok kilometroj nordoriente de Marbella survoje laŭ interna vojo al Malago. Ojén estas ĉe la rojo Almadán, ĉirkaŭata de la montaro Blanca, posedo de IARA, kaj Alpujata, de granda riĉo en mineraloj el fero, nikelo, plumbo, talko kaj dunito. La mino de fero Peñoncillo estis ekspluatita de angla entrepreno kaj dungis nombrajn laboristojn de Ojén kaj Marbella. La proksimeco de la maro faras ke Ojén havas moderan klimaton, spite la fakton ke temas pri tipa montara vilaĝo.

Historie estas restaĵoj kiuj pruvas, ke la areo estis jam okupita en prahistorio, Romia Imperio, islama epoko kaj ekde tiam. En la 16a jarcento la islamanoj (aŭ islamdevenuloj, nome moriskoj) kiuj ankoraŭ loĝis en tiu jam kristandominita areo partoprenis en ribelo de Alpujarras. La municipa konsilantaro estis dominita de socialistoj dum la demokratia epoko.

Tradicia elemento de la loka ekonomio estas produktado de forta alkoholaĵo nome "ojén" mem minuskle.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]