Pizarra (Malago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pizarra)
Pizarra
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29560
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 886  (2023) [+]
Loĝdenso 155 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 46′ N, 4° 43′ U (mapo)36.7656631-4.7084917Koordinatoj: 36° 46′ N, 4° 43′ U (mapo) [+]
Alto 80 m [+]
Areo 63,61 km² (6 361 ha) [+]
Pizarra (Malago)
Pizarra (Malago)
DEC
Pizarra
Pizarra
Situo de Pizarra
Pizarra (Hispanio)
Pizarra (Hispanio)
DEC
Pizarra
Pizarra
Situo de Pizarra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pizarra [+]
vdr

Pizarra (signife ardezo kaj skribtabulo) estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la centra interno de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pizarra en la centra interno de la provinco Malago.

La municipo Pizarra estas en strategia zono en la komarko Valo de Guadalhorce, inter Álora kaj Cártama. Ĝi estas je 10 km de Álora kaj je ĉirkaŭ 13 km de Cártama. Pizarra estas trapasata de la rivero Guadalhorce laŭlonge de 8,5 kilometroj, kies valo estas 11,5 kaj 8 km, de oriento al okcidento kaj de nordo suden, respektive. Pizarra estas ankaŭ ĉirkaŭata de Almogía, Cártama, Coín, Álora kaj Casarabonela.

Ĝi troviĝas je 80 metroj super la marnivelo. Ĝia plej alta montopinto estas sur la Sierra de Gibralmora, kun 447 metroj super la marnivelo, kio havigas al la deklivaro al Pizarra rimarkindan pejzaĝon de sabloŝtonaj rokoj kiuj spektakligas en la senegalaj formoj de la roko en la montopinto.

Pizarra estas tre bone komunikita kun la provinca ĉefurbo, Malago, kiu estas je 30 km kaj el Pizarra oni povas aliri ĝin pere de aŭtoj, aŭtobuso kaj fervojo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]