Arenas (Malago)
Arenas | |||
---|---|---|---|
| |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 29717 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 249 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 47 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 49′ N, 4° 3′ U (mapo)36.8154342-4.0441825Koordinatoj: 36° 49′ N, 4° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 500 m [+] | ||
Areo | 26,3 km² (2 630 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Arenas (Sabloj) estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la sudorienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Ĝi estas en la komarko Axarquía [aĥarKIa]. Ŝosee estas je 10,1 kilometroj for de Vélez-Málaga, je 48,5 kilometroj de la provinca ĉefurbo Malago kaj je 542,6 km de Madrido, ŝtata ĉefurbo. Situa en la centro de la Axarquía, inter la montaroj Tejeda kaj Almijara kaj la kastelo de Bentomiz.
Limas sude kun Algarrobo, oriente kun Sayalonga, norde kun Canillas de Albaida, Salares, Sedella kaj Canillas de Aceituno, en la nordokcidento kun La Viñuela kaj okcidente kun Vélez-Málaga. Temas pri loko tre proksima al la Costa del Sol kaj al la strandoj de la Mediteraneo, tipe andaluza kun loĝeja kaj rura turismo progresanta.
Arenas ĝuas de fekunda natura medio, en kiu la rojoj, kverkarbaroj kaj granatarboj havigas abundan akvon kiu ebligas riĉan vegetaĵaron. Estis iam vilaĝo de moriskoj kiuj kultivis vitejojn, migdalarbojn kaj olivarbojn, el kio oni produktis sekvinberojn, vinon kaj olivoleon. Lastatempe oni enkondukis tropikajn fruktarbojn por produktado de avokadoj kaj mango en la zonoj de irigacio kiuj estas tre abundaj.
Fotoj[redakti | redakti fonton]
-
Arenas
-
Bentomiz
-
Daimalos
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
|