Teba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teba
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29327
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 678  (2023) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 59′ N, 4° 55′ U (mapo)36.9832531-4.9184036Koordinatoj: 36° 59′ N, 4° 55′ U (mapo) [+]
Alto 555 m [+]
Areo 144 km² (14 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Teba (Malago)
Teba (Malago)
DEC
Teba
Teba
Situo de Teba
Teba (Hispanio)
Teba (Hispanio)
DEC
Teba
Teba
Situo de Teba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Teba [+]
vdr
Subneĝa Teba, 28an de februaro de 2013

Teba estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Malago, en la regiono Andaluzio, Hispanio. Estas situanta en la nordokcidento de la provinco, en la komarko de Guadalteba ene de la jurisdikcia teritorio de Antequera.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ties municipa teritorio estas trapasata de la rivero kiu nomigas la komarkon kaj okupas etendon de 144 km² kiu etendas ĉe monteta medio de kampoj de cerealoj kaj olivarboj, je averaĝa alto de 555 msm. Ĝi havas 4.128 loĝantojn, laŭ la censo de la INE de 2010, inter la urba kerno (3.988 loĝ.), fruktoĝardenoj kaj montoj (196 loĝ. Huerta de la Cueva).

La urba kerno de Teba komponiĝas el blankaj domoj de tradicia arkitekturo andaluza kaj senjoraj domoj kaj palacetoj, regataj de araba kastelo kaj preĝejo baroka de la 18a jarcento.[2] La ekonomio de la municipo baziĝas sur la agrikulturo kaj la brutobredado, ĉefe pro la bredado de porkoj kaj la kultivo de tritiko kaj olivarboj.

La diversaj arkeologiaj kuŝejoj de la municipo indikas, ke la teritorio de Teba estis loĝata ekde la Paleolitiko kaj ke estis setlejo de iberoj, romianoj kaj araboj. Aligita al la Regno de Kastilio en 1330 fare de Alfonso la 11-a, oni kreis la Graflandon de Teba kaj la vilaĝo ekapartenis al la familio Guzmán. Dum la 19a kaj 20a jarcentoj Teba elstaris el sia medio pro la forto de la laborista movado. En la aktualo ties municipo integriĝas en la Reto de Municipoj por la Tria Respubliko.[3] Ekde la restarigo de la demokratio en la 1970-aj jaroj la urbestro estis ĉiam el maldekstra partio, ĉu socialista ĉu komunista.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.cgpe.es/partido.aspx?idprovincia=29&numpartido=1 Arkivigite je 2013-06-22 per la retarkivo Wayback Machine Partido Judicial de Antequera, Consejo General del Poder Judicial, 13a de junio de 2009.
  2. Camacho Martínez, Rosario, Universidad de Málaga, Málaga Barroca: Arquitectura Religiosa de los Siglos XVII y XVIII, 1981, paĝoj 507-508, isbn = 84-7496-048-7
  3. http://www.diariosur.es/20080109/malaga/cinco-ayuntamientos-malaguenos-registran-20080109.html Cinco ayuntamientos malagueños registran una moción a favor de la tercera república, Diario Sur, 17a de aprilo de 2009.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • O'Callaghan, Joseph F. (2011) (en inglés). The Gibraltar Crusade: Castile and the Battle for the Strait. The Middle Ages Series and UPCC book collections on Project MUSE (1ª edición). Philadelphia: University of Pennsylvania Press. ISBN 0812204638.
  • Vázquez Campos, Braulio (2006). Los adelantados mayores de la frontera o Andalucía (Siglos XIII-XIV) (1ª edición). Camas: Diputación de Sevilla. ISBN 84-7798-230-9.
  • Vega Gutiérrez, José (1953). «El Santo Reino y su reacción frente a la historia». Boletín del Instituto de Estudios Giennenses (Jaén: Instituto de Estudios Giennenses) (1): pp. 17-56. ISSN 0561-3590. Consultado el 20 de abril de 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]