Asparago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
verda kaj blanka asparagoj

Kutima asparago (science: Asparagus officinalis var. altilis) estas la nomo de unu specio de manĝebla planto en samnoma la genro Asparago (el la ordo Asparagaloj) kiu estas manĝata kiel legomo.

Ĝi estis konata antikve pro ĝia bongusta kaj diureza ecoj. La legomo estis kultivata kaj manĝata antaŭ pli ol 2000 jaroj en Mediteranea baseno kaj Malgrand-Azio. Recepto por kuiri asparagon estas trovebla en la plej malnova kuirlibro de receptoj de la 3-a jarcento a.K., la De re coquinaria, 3-a libro fare de Apicio.

Asparago

La genro asparago enhavas ankaŭ nemanĝeblajn plantojn (nemanĝebla asparago) , ekzemple Asparagus Sprengeri). Oni povas kulturi ĝin ankaŭ en hejmoj kiel hejmajn florojn.

Blanka asparago (Spargel) estas tre bongusta kaj populara en la printempo en Germanio kaj Aŭstrio.

En Hispanio oni ofte kolektas la sovaĝan asparagojn Asparagus acutifolius L.

Nutra valoro (100 gramoj)[redakti | redakti fonton]

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]