Saltu al enhavo

Ermont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ermont
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Francilio
Departemento Val-d'Oise
Arondismento Argenteuil
Kantono Ermont
INSEE kodo 95219 [+]
Poŝtkodo 95120
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Hugues Portelli
Demografio
Loĝantaro 29 489  (2023) [+]
Loĝdenso 7 089 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 59′ N, 2° 16′ O (mapo)48.9913888888892.2594444444444Koordinatoj: 48° 59′ N, 2° 16′ O (mapo) [+]
Alto 55 m [+]
Areo 4,16 km² ( 416 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ermont (Val-d'Oise)
Ermont (Val-d'Oise)
DEC
Situo de Ermont
Ermont (Francio)
Ermont (Francio)
DEC
Situo de Ermont

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ermont [+]
vdr

Ermont estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Val-d'Oise kaj en la regiono Francilio.

Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 29 489 loĝantoj sur areo de 4,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 089 loĝantoj/km².

La nomo de la urbo devenas de la gaŭla-romia vorto Ermedon.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas kore de la valo de la rivereto Montmorency, proksimume 15 kilometrojn nordokcidente de Parizo. Ĝi havas landlimojn kun la komunumoj Eaubonne, Sannois, Franconville, Le Plessis-Bouchard, Saint-Leu-la-Forêt kaj Saint-Prix.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La preĝejo Saint-Flaive estis konstruita en 1886 kaj 1887, sur la loko de malaperinta mezepoka preĝejo de la 11-a jarcento, kiu fariĝis tro uzdifektita. La urbodomo estas kastelo, kiu estis starigita inter 1868 kaj 1870 : ĝi unue apartenis al la urbestro Benjamin Blanchard, kaj estis sekve akirita de la komunumo je la 30-a de julio 1932.

Ekzistas cetere muzeo de la popolaj artoj kaj tradicioj ene de la eksaj komunumaj metiejoj. La kolekto de la muzeo rememorigas la agrikulturan kaj vinokulturan estintecon de Ermont.

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Inter la partneraj urboj de Ermont estas, inter alie:

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]