Motril

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Motril
Vista de Motril.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18600 [+]
Retpaĝaro www.motril.es [+]
Demografio
Loĝantaro 58 020  (2019) [+]
Loĝdenso 529 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 45′ N, 3° 31′ U (mapo)36.745277777778-3.5205555555556Koordinatoj: 36° 45′ N, 3° 31′ U (mapo) [+]
Alto 45 m [+]
Areo 109,77 km² (10 977 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Motril
Situo de Motril
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Motril [+]
Information icon.svg
vdr
Ĝenerala panoramo de Motril en la 21a jarcento.

Motril estas komunumo en la hispana provinco Granada en la regiono Andaluzio kun areo de 109 km². En 2005 Motril havis 58 020 loĝantojn (INE, 2019). Ĝi estas apud la Mediteranea Maro, kaj apartenas al la marborda komarko Costa Tropical. La municipa teritorio estas la plej suda de la provinco kaj enhavas la kernojn Motril, El Varadero, Carchuna, Calahonda, Puntalón, Playa Granada, Las Ventillas, La Perla, La Garnatilla, Los Tablones kaj La Chucha.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipa teritorio de Motril limas kun tiuj de Salobreña, Vélez de Benaudalla, Lújar, Torrenueva Costa kaj Gualchos-Castell de Ferro. Inter Motril kaj Salobreña estas la elfluejo de la rivero Guadalfeo.

La ĉefaj kultivoj estas de ĉerimolio kaj avokado (oni produktas ankaŭ mangon, gujavon, bananon kaj aliajn tropikajn fruktojn) same kiel kultivoj en forcejo (tomato kaj kukumo) kaj la sukerkano (kvankam en 2006 okazis la lastaj rikolto kaj produktado de sukero, ĉar oni fermis la fabrikon. Tamen restas plantejoj por propra konsumo en la Vega de Motril. Motril estas la elirejo al la maro de la provinco Granado. La geografia situo faras ĝin centro kaj industria kaj komerca (fabrikado de papero). La Haveno de Motril estas siavice komerca kaj fiŝkapta haveno. Estas ankaŭ sporta haveno (Real Club Náutico de Motril) kiel distra haveno.

La koordinatoj estas jenaj: (36° 45′ N; 03° 31′ U Mapo).

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis restoj de fenicoj kaj romianoj. En la 10a jarcento jam estis kultivo de sukerkano fare de araboj.

Estas nun kvar muzeoj: pri industrio de sukerkano, pri fabriko de sukero, pri historio kaj Centro de Arte José Hernández Quero.

Reĝo Baldueno de Belgio havis somerloĝejon en Motril kaj mortis tie je la 31-a de julio 1993.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]