Benamaurel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Benamaurel
Panorámica de Benamaurel.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18817 [+]
Retpaĝaro www.benamaurel.es [+]
Demografio
Loĝantaro 2 293  (2019) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 37′ N, 2° 42′ U (mapo)37.6083532-2.6972312Koordinatoj: 37° 37′ N, 2° 42′ U (mapo) [+]
Alto 723 m [+]
Areo 127 km² (12 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Benamaurel
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Benamaurel [+]
Information icon.svg
vdr
Situo de Benamaurel en la provinco.

Benamaurel estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas nordoriente de la provinco, en la komarko de Baza. Laŭ la statistika servo INE, en 2016, estis 2359 loĝantoj oficiale kaj etendo de 127 km². Distas 121 km de la granada ĉefurbo.

Elstaras la senegala tiparo de loĝejoj, plejparte konsistanta el kavo-domo elfositaj en la tereno, estante la municipo de Hispanio de malpli ol 15 000 loĝantoj kun pli da kavo-domo (1993), laŭ la inventario de kavo-domoj fare de la municiparo Diputación Provincial de Granada.

La nomo Benamaurel devenas de la araba vorto "Aben Moriel", kiu signifas "Posteuloj de Moriel", kaj kvankam oni mencias la posteulojn de Moriel rilate al la urbo en la 18a jarcento, ankoraŭ oni ne konas ion pri tiu homo. La setlejo Benamaurel eble datas el la Prahistorio, pro sia strategia loko proksima al la rivero kaj en alta punkto tre facile defendebla. Krome, la geologiaj karakteroj faras ke estas relative facila konstrui kavodomojn, kiuj prezentas esceptan stabilecon.

Benamaurel havas kvin submunicipojn: Puente Arriba (konata ankaŭ kiel El Salto), San Marcos, Cuevas de Luna, Cuevas del Negro, Huerta Real kaj Cuevas de la Blanca (la tri lastaj estas referencataj foje kiel Cuevas de Puente Abajo). Ĉiuj estas kunigitaj de la rivero Guardal kaj la loĝantaro loĝas en kavoj elfositaj profite de la disniveloj de la tereno en la proksimo de la rivero (montetoj, ravinoj).

La plej grava ekonomia enspezofonto estas la agrikulturo, tradicie bazata sur olivarboj, cerealo kaj kultivoj de irigacio. En la aktualo, pere de nova irigacio de la Kanalo de Jabalcón, estas aperantaj kultivoj de irigacio intensiva de alta produktiveco. En la pasinto estis la kultivo de esparto (kiu nomiĝis "verda oro") la ĉefa riĉo de la zono, kies rikolto estis vivrimedo por granda nombro de lokanoj. Estis ankaŭ minoj de sulfuro, kvankam aktuale estas neniu aktiva.

En la 1950-aj jaroj oni atingis pinton de iom pli ol 5000 loĝantoj kaj poste oni falis al nur iom pli ol 2000.