Ĉiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝosĉiro de kukumo (Cucumis sativus).

Ĉiro (cirrhus) estas maldika spirale volviĝanta kroĉilo de grimpa planto, ekz-e de vinberujo aŭ ĉe kelkaj fabacoj (pizoj). Ĝi estas transformaĵo de ŝosakso, de folio aŭ de folieto, povas esti tigo- aŭ fadenforma kaj tenas sin al iu substrato per ĉirkaŭvolviĝo. Ĉiroj estas tuŝsensivaj kaj reagas je tuŝstimulo per kurbiĝo kaj volviĝo. Ĉirplantoj estas subgrupo de grimpoplantoj.

Ĉiraro kiel ornamo[redakti | redakti fonton]

Ornamaĵo: malspeca florĉiraro

Plantaj ĉiraroj ofte estas uzataj kiel ornamaĵoj[1], en ĉiuj kulturoj kaj je ĉiuj epokoj: ekde foliaroj kiel la antikvaj helikojvitoĉiroj. Ĉiraro estas egale interesa kaj en la arthistorio, kaj en heraldiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto: Ornament Arkivigite je 2015-04-06 per la retarkivo Wayback Machine. En: Das grosse Kunstlexikon von P.W. Hartmann, beyars.com