Bulbilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Bulbilo estas eta ŝoso de planto, ofte nur aksela burĝono, kun sukplenaj folioj, kiu falinte de la planto servas por ties reproduktiĝo: bulbiloj naskiĝas aksele de normalaj folioj (ekzemple ĉe fikario) aŭ de bulbfolioj (ekzemple ĉe ampeloprazo), sur folioj (ekzemple ĉe kardamino) aŭ anstataŭ floroj (ekzemple ĉe kelkaj specioj de poo kaj de aliumo)[1].

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]