Valdelinares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdelinares
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44413
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 80  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 23′ N, 0° 36′ U (mapo)40.3913722-0.6059123Koordinatoj: 40° 23′ N, 0° 36′ U (mapo) [+]
Alto 1 690 m [+]
Areo 55 km² (5 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valdelinares (Provinco Teruelo)
Valdelinares (Provinco Teruelo)
DEC
Valdelinares
Valdelinares
Situo de Valdelinares
Valdelinares (Hispanio)
Valdelinares (Hispanio)
DEC
Valdelinares
Valdelinares
Situo de Valdelinares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdelinares [+]
vdr

Valdelinares [baldeliNAres] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos. La loknomo Valdelinares estas etimologie komprenebla kiel Valo de Linejoj alude al iama kultivado de lino.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Linares frostita.

Ĝi estas je 65 aŭ 70 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej orienta nome N-234 kun A-23 Autovía Mudéjar venas el sudoriento kune kun fervojo. Laŭ tiu La Puebla de Valverde estas la plej proksima municipo al la ĉefurbo, kaj de tie ĝi komunikas al Sarrión kaj Albentosa. De tie la ŝoseo A-1515 venas al Rubielos de Mora kaj de tie nordoriente laŭ la ŝoseo A-1701 estas Nogueruelas, poste Linares de Mora kaj poste Valdelinares. Alia itinero pli komplika estas al Gúdar, Allepuz aŭ Cedrillas.

La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro Gúdar ĉe la rivero Linares kaj la loĝloko mem staras je 1695 m super marnivelo. Ĝi estas laŭ la Nacia Geografia Instituto la municipo de Hispanio kies urba kerno estas sur pli alta altitudo. Proksime de Valdelinares, inter 1900 kaj 2000 metroj de altitudo, estas arbaro de nigra pino (Pinus uncinata), kiel plej suda arbaro en Eŭropo de tiu specio.

Vintroj estas tre malvarmaj, la temperaturoj povas fali ĝis −20 °C kaj ne superi 0 gradojn de maksimumo, dum somere neniam oni atingas 30 °C kaj nur foje oni atingas 25 °C. La averaĝa temperaturo de la plej varma monato ne superas 16 °C kaj tiu de la plej malvarmaj monatoj estas sub 0 gradoj. Frosto eblas iam ajn, plej probable el septembro ĝis junio, dum la neĝofalo en la centraj monatoj de la vintro estas tre abunda. Tial eblas praktiko de vintraj sportoj en la skiejo de Aramón Valdelinares je 7 km de la urba kerno. En la someraj monatoj eblas diversaj montaktivecoj. Krome la speciala altmontara medio ebligas tre specifajn flaŭron kaj faŭnon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.
Pinaro vintre.

Dum la Mezepoko kaj la Antikva Reĝimo, ĝis la provinca divido de 1833, ĝi estis areo de reĝlando (ne senjorlando), kadre de la komunumo de domaroj de Teruelo en la Sesma del Campo de Monteagudo. Jakobo la 1-a ordonis en 1262 la fondon de la loĝloko.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Valdelinares oni malaltiĝis el 825 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 82 loĝantoj. Nune plej gravas turismo.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la ermitejo, la iama urbodomo, popola arkitekturo, naturaj lokoj kun grandaj arboj (Pino Escobón) ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
  • Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]