Cedrillas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cedrillas
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44147
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 653  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 26′ N, 0° 51′ U (mapo)40.436666666667-0.85333333333332Koordinatoj: 40° 26′ N, 0° 51′ U (mapo) [+]
Alto 1 364 m [+]
Areo 73,571344 km² ( 735 7.1 344 ha) [+]
Cedrillas (Provinco Teruelo)
Cedrillas (Provinco Teruelo)
DEC
Cedrillas
Cedrillas
Situo de Cedrillas
Cedrillas (Hispanio)
Cedrillas (Hispanio)
DEC
Cedrillas
Cedrillas
Situo de Cedrillas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cedrillas [+]
vdr

Cedrillas [zeDRIljas] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. La loknomo Cedrillas plej verŝajne deriviĝis el "cedro", sed rilate al juniperoj el kiuj oni elprenis rezinon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 30 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, do tre proksime. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri nordaj, tiu plej orienta nome A-226 venas el nordoriento. Laŭ tiu Cedrillas estas la dua plej proksima municipo al la ĉefurbo, nome inter Corbalán kaj Monteagudo del Castillo.

Tra la municipa teritorio fluas la rivero Mijares kiu ekfluas en la teritorio de El Castellar.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj. Dum la Mezepoko kaj la cetero de la Antikva Reĝimo, ĝis la provinca divido de 1833, ĝi estis tero de reĝlando, ene de la komunumo de domaroj de Teruelo en la Sesma del Campo de Monteagudo.

En la municipa teritorio oni trovis restaĵojn de iberoj ĉe Santa Quiteria, Talayuela kaj Hocino. De la romia epoko oni trovis monerojn kaj ceramikaĵojn. En la Mezepoko estis enmurigita kastelo, kaj en la 15-a kaj 16-a jarcentoj oni ekkonstruis ekster la murego, kaj fakte oni uzis ŝtonojn de la suda murego por konstrui la novajn domojn. Lastatempe oni entreprenis la rehabilitadon de la kastelo kaj pli precize de la ĉefturo.

Post la Reconquista kaj pliformigo de la regno Aragono la loko estis regita de familioj de malalta nobelaro (infanzones) Tarín-Gil, de la Markizo de Tosos, Dolz del Castellar kaj Bonet. En la 16-a jarcento la agrikulturo prosperigis la komarkon. En tiu epoko oni konstruis la preĝejon, urbodomon kaj la ermitejojn Loreto kaj Pilar.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune estas iome da malgrandaj industrio kaj komerco. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Cedrillas oni malaltiĝis el preskaŭ milo da loĝantoj en 1950-aj jaroj ĝis nunaj 609 loĝantoj.

Inter vidindaĵoj estas gotik-renesanca preĝejo kun novmudeĥara sonorilturo, tri ermitejoj kaj restaĵoj de la kastelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]