Corbalán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Corbalán
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44193
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 113  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 24′ N, 0° 59′ U (mapo)40.4034875-0.9858912Koordinatoj: 40° 24′ N, 0° 59′ U (mapo) [+]
Alto 1 261 m [+]
Areo 82,441459 km² ( 824 4.1 459 ha) [+]
Corbalán (Provinco Teruelo)
Corbalán (Provinco Teruelo)
DEC
Corbalán
Corbalán
Situo de Corbalán
Corbalán (Hispanio)
Corbalán (Hispanio)
DEC
Corbalán
Corbalán
Situo de Corbalán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Corbalán [+]
vdr

Corbalán [korbaLAN] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. La loknomo Corbalán kiel ofta familinomo famiĝis en la 1980-aj jaroj pro populareco de korbopilkisto Juan Antonio Corbalán.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 16 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, do tre proksime. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri nordaj, tiu plej orienta nome A-226 venas el nordoriento. Laŭ tiu Corbalán estas la plej proksima municipo al la ĉefurbo, nome inter Teruelo kaj Cedrillas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Corbalán oni malaltiĝis ĝis nunaj 108 loĝantoj.

Inter kuriozaĵoj estas domegoj de Escriche, nune submunicipo, preĝejo, ermitejo kaj arbaro de juniperoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]