Granado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Granada (Hispanio))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Granado (apartigilo)
Granado
Fotomontaĵo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18001–18015 • 18182 • 18190
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 230 595  (2023) [+]
Loĝdenso 2 620 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 11′ N, 3° 36′ U (mapo)37.178055555556-3.6008333333333Koordinatoj: 37° 11′ N, 3° 36′ U (mapo) [+]
Alto 738 m [+]
Areo 88,02 km² (8 802 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Granado (Andaluzio)
Granado (Andaluzio)
DEC
Granado
Granado
Situo de Granado
Granado (Hispanio)
Granado (Hispanio)
DEC
Granado
Granado
Situo de Granado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Granada [+]
vdr
Granado
situo de la urbo Granado en Hispanio

Granado, hispanlingve Granada, estas urbo en la aŭtonoma regiono de Andaluzio, Hispanio. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma provinco. Estas situa en la centro de la komarko Vega de Granada, je altitudo de 680 m s. m., en ampleksa depresio formita de la rivero Genil kaj de la deklivaro de la montomasivo plej alta de la Iberia Duoninsulo, nome Sierra Nevada, kio markas ties klimaton.

Granado situas ĉe la piedo de la montaro Sierra Nevada, en la renkontiĝo de la rivero Darro kun Genil. Ties loĝantaro estas de 243.341 homoj, el kiuj oni kalkulas ke ĉirkaŭ 70.000 estas studentoj. En 2017 estis 232 770 loĝantoj (108 889 viroj kaj 125 869 virinoj),[1] en metropola areo de 498 365 loĝantoj.[2] La kvartaloj estas tre diferencaj inter si, parte pro la konstanta enmigrado ĝis la 1990-aj jaroj; la plej gravaj estas Albaicín, Sacromonte, Realejo, Centro-Sagrario, Zaidín, La Chana kaj La Cartuja.

Ties surfaco estas de 12.500 km².

La urbo estas sidejo de la Supera Tribunalo de Justico de Andaluzio, Sebto kaj Melilo, plej super organo de la jura povo en la regiono, same kiel de la Akuzistejo de Andaluzio, de la Konsulta Konsilio de Andaluzio, de la Notaria Kolegio de Andaluzio kaj de la Arkidioĉezo de Granado. Ĝi estas hejmo ankaŭ de aliaj regionaj institucioj kaj kulturaj kaj sciencaj kiel la Centro de Muzika Dokumentado de Andaluzio, la Biblioteko de Andaluzio, la Instituto de Astrofiziko de Andaluzio, la Andaluza Instituto de Geofiziko kaj Prevento de Tertremoj, la Instituto de Akademioj de Andaluzio, la Centro de Teatraj Studoj de Andaluzio kaj la Lerneja Konsilantaro de Andaluzio.

La islama Granado estis ĉefurbo de la Regno Ziria de Granado, dum la 11a jarcento, kaj de la Nazaria Granada Reĝlando inter la 13a kaj 14a jarcentoj. Post la konkero de la urbo fare de la Katolikaj Gereĝoj, ĝi restis kiel ĉefurbo de la kastilia Regno Granado, kiu estis jam simpla teritoria jurisdikcio kaj kiu restis ĝis 1833, kiam okazis nova provinca divido de Hispanio, ankoraŭ valida.

Granado konstituas kernon ricevanto de turismo, pro ĝiaj monumentoj kaj la proksimeco de la skiejo de Sierra Nevada, same kiel al la historia zono konata kiel La Alpujarra kaj al la parto de la granada marbordo konata kiel Costa Tropical. Inter ĝiaj historiaj konstruaĵoj, la Alhambra estas unu de la plej gravaj monumentoj de la lando, deklarata Monda heredaĵo de Unesko en 1994, kun ĝardeno de Ĝeneralifo kaj la Albayzín. Ĝia katedralo estas konsiderata kiel la unua renesanca preĝejo de Hispanio;[3] apude al la katedralo estas la Reĝa Kapelo, kiu estas hejmo de la tomboj de la Katolikaj Gereĝoj, nome Izabela kaj Fernando, same kiel de la reĝino Johana de Kastilio «la Frenezulino» kaj de la reĝo Filipo la 1-a, «la Belulo».

La kultura propono de Granado inkludas dudekon da muzeoj,[4] inter kiuj elstaras la Parko de la Sciencoj de Granado kaj la Muzeo de Belartoj de Granado, konsiderata la provinca pinakoteko plej antikva de la lando. Krome, la urbo estas hejmo de la sidejo de la Arkivo Manuel de Falla kaj de la Centro Federico García Lorca. Aliflanke, la urbo apartenas ekde 2014 al la Reto de Kreivaj Urboj de la UNESCO kiel Urbo de Literaturo, estante la unua hispanparolanta urbo kiu obtenis tiun deklaron.[5]

La Universitato de Granado, laŭ informo pri studentoj de 2007-2008, estas la kvara je nacia nivelo laŭ nombro de lernantoj[6] kaj esta unu de la destinoj plej popularaj por la universitatanoj eŭropaj de la programo Erasmus.[7][8] En tiu medio, la Universitato de Granado estas kunordiganto de la projekto ARQUS European University Alliance, kaj ekde 2019 estas uno de la dekunu hispanaj universitatoj elektitaj por formi parton de la superkampusoj eŭropaj enkadritaj en tiu programo.[9]

Historio[redakti | redakti fonton]

La Tajfo Granado estis sendependa islama reĝlando kiu ekestis en al-Andalus en 1013, kiel rezulto de la malintegriĝo kiun la kaliflando de Kordovo suferis ekde 1009, kaj tio malaperis kiam ĝi estis konkerita de la Almoravidoj en 1090, apartenantaj kronologie al la unuaj taifaj regnoj. Granado estis la ĉefurbo de la lasta regno islama en Hispanio, nome ĝis 1492, kiam ĝi estis konkerita de la Regno Kastilio dum regado de Isabel la 1-a.

Turismo kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Granado estas tre grava loko kultura kaj turisma, unue pro sia situo, sed ankaŭ pro sia situo kaj sia monumentaro.

La situo estas superba: ĝi troviĝas ĉe la piedo de la plej altaj montaroj de la iberia duoninsulo, kun tre fama skiejo, kaj samtempe la mediteraneaj plaĝoj troviĝas je kelkaj dekoj da kilometroj de distanco.

La historio gravas ĉar Granado estas la mikso de du civilizacioj: Ĝi posedas gravajn spurojn de la islama civilizacio, derivitajn de la fakto ke la Reĝlando de Granado estis la lasta posedaĵo de la araboj en Hispanio, antau ilia forpelo en 1492. Poste, la Katolikaj Gereĝoj adaptis aŭ anstataŭis parton per kristanaj konstruaĵoj.

Inter la plej vidindaj lokoj de la urbo troviĝas precipe la palaco de Alhambra, loĝejo de la lastaj reĝoj de la araba monarĥio en Hispanio. Vidalvide de ĝi estas la tipa kvartalo de Albayzín, ankoraŭ kun malnovaj konstruaĵoj. La urbo posedas kategorion de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Granado estas nun universitata urbo, kun tre vigla nokta vivo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Panorama vido el remparoj de Generalife. Meze videbla katedralo, dekstre kvartalo Albayzín.
Panorama vido el remparoj de Generalife. Meze videbla katedralo, dekstre kvartalo Albayzín.


Korto de la palaco de Karlo la 5-a.
situo de la provinco Granado en Hispanio


Transportoj[redakti | redakti fonton]

La Metroo de Granado (hispane Metro de Granada - oficiale Metropolitano de Granada) estas metrosistemo kiu servas al la urbo Granado kaj ties Metropola Areo.

Stacidomo Granada ankaŭ priservas la urbon.

Provinco[redakti | redakti fonton]

Granado estas ĉefurbo de samnoma provinco. La plej grandaj pliaj urboj estas Baza, Guadix, Motril kaj Salobreña. Tiu provinco partikularas pro enhavo de plej altaj pintoj en la Iberia Duoninsulo ĝis tropika marbordo en la Mediteraneo je la marnivelo.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ine.es (1a de januaro 2017). «Población de Granada». Alirita la 26an de januaro 2020.
  2. alarcos.inf-cr.cuclm.es (ed.). «Áreas metropolitanas de España. Granada» (pdf). p. 16. Arkivita el la originalo en la 14a de decembro 2009. Alirita la 26an de januaro 2020.
  3. moebius.es (eld.). «Catedral de Granada». Alirita la 26an de januaro 2020.
  4. Concejalía de Turismo, Comercio y PYMES. Ayuntamiento de Granada (ed.). «Guía de museos». Arkivigite je 2020-09-18 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 26an de januaro 2020.
  5. «Granada es Ciudad de Literatura». Alirita la 26an de januaro 2020.
  6. Instituto Nacional de Estadística (INE) España. (eld.). «Estadística de la Enseñanza Universitaria en España. Curso 2007-2008». Alirita la 26an de januaro 2020.
  7. «Erasmus 2013-14 Top 500 higher education institutions receiving Erasmus students». European Commission. Alirita la 26an de januaro 2020.
  8. Solis, Pilar (28a de novembro 2014). «Las universidades de Granada y Sevilla arrasan entre los estudiantes Erasmus». La Vanguardia. Alirita la 26an de januaro 2020.
  9. Silió, Elena. «Seleccionadas 11 universidades españolas para los ‘supercampus’ europeos». El País. Alirita la 26an de januaro 2020.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]