Ŝarjo (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝarjo
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 247 749  (2015) [+]
Loĝdenso 5 298 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 21′ N, 55° 24′ O (mapo)25.357555.391944444444Koordinatoj: 25° 21′ N, 55° 24′ O (mapo) [+]
Alto 14 m [+]
Areo 235,5 km² (23 550 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Ŝarjo (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
Ŝarjo (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
DEC
Ŝarjo
Ŝarjo
Situo de Ŝarjo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sharjah [+]
vdr

Ŝarjo, ankaŭ alilingve Sharjah (arabe الشارقة, aš-šaariqah) estas la tria plej granda urbo en la UAE la ĉefurbo de la Emirlando Ŝarjo en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. La urbo havis 900 000 loĝantojn en 2010. Ekde 1993 okazas tie la internacie konata "Sharjah Calligraphy Biennal"[1].

Ŝarjo estis la "ĉefurbo de islama kulturo" laŭ la decido de la Islama Organizaĵo por Edukado, Scienco kaj Kulturo (ISESCO), suborganizaĵo de la Islama Ligo 2014.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 2020 estis 1 685 000 homoj. Kune kun Dubajo kaj Ajmano, ĝi formas aglomeraĵon de 3 132 181 homoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ŝarjo havas varman dezertan klimaton, kun varmaj vintroj kaj ekstreme varmaj someroj. Ĝenerale estas malmulte da pluvo, kaj plejparto de ĝi venas en malgrandaj kvantoj de novembro ĝis majo. Ĉirkaŭ du trionoj de la jara pluvo venas en februaro kaj marto.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Ŝarjo evoluis en gravan edukan lokon en la Golfregiono. Fondiĝis du universitatoj:

  • Amercian University of Sharjah (AUS) je 1 km sudoriente de la urbocentro,
  • University of Sharjah (UOS) troviĝas sude la urbocentro
  • Troy University

En ambaŭ universitatoj, la proporcio de virinoj inter la studentoj jam superas 50%.

Sciindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj altiroj de la urbo estas la Reĝo Faisal Moskeo - unu el la plej grandaj en Mezoriento (akceptas ĝis 3 mil adorantoj). La urbo havas la plej striktajn tradiciajn normojn de Islamo en la UAE kaj kontraste al la aliaj emirlandoj, estas kompleta malpermeso de alkoholaĵoj. Tio signifis ke islama turismo forte kreskis en la grandurbo[2].

Ŝarjo estas konata pro la brokanta aŭtomerkato en la areo Abu Shagara, kiu estas la plej granda en la Proksima Oriento.

Ŝarjo estas la ĉefsidejo de Air Arabia, la unua malaltkosta aviadilkompanio en la Proksima Oriento, kiu funkciigas en la Proksima Oriento, Azio kaj Eŭropo.

En Ŝarjo troviĝas la tria plej alta fontano en la mondo (post Ĝido [ĝeddah] kaj Ĝenevo).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Sharjah Calligraphy Biennal, Departmento de Kulturo kaj Informado, Sharjah Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj.
  2. (en) «Sharjah’s turisme focus is all about islamic culture». The National, la 17-an de decembro 2013.