Granada Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rendición de Granada (Granada cedo), de Francisco Pradilla de la dua duono de la 19a jarcento.

La Granada Milito estas la nomo per kio oni kutime konas la aron de militaj operacoj kiuj okaziĝis inter 1482 kaj 1492, dum la reĝado de la Katolikaj Gereĝoj, en la interno de la Granada regno.

Ili finis per la Kapitulacoj por la Granada cedo de la reĝo Boabdilo, kiu laŭlonge de la milito dubadis inter alianco, duobla ludo, la konformiĝo kaj la malferma kontraŭstaro inter ambaŭ flankoj. La dek militaj jaroj ne estis konstantaj: kutime la klimato markis sezonan ritmon kiu komencis printempe kaj haltis vintre. Krome, la konflikto dependis de nombraj militaj kaj civilaj okazaĵoj: ĉefe pro la internaj disiĝoj ene de la islama falnko; dum en la kristana estis decida la kapablo integriĝi en komuna celo de la kastiliaj urboj kaj nobelularo kaj la grava puŝo de la klerikaro sub la aŭtoritato de la plipoviĝantaj Katolikaj Gereĝoj. La partopreno de la Kronlando de Aragono (kies regnoj estis multe malpli ligitaj al la reĝa aŭtoritato) estis malpli grava: krom la ĉeesto de la propra reĝo Fernando konsistis en la mara kunlaborado, la partopreno de spertaj artilerianoj kaj iom da monprunto. Evidentiĝis la naturo de la entrepreno, klare kastilia, kaj la rekta integriĝo en la Regno de Kastilio de la konkerita regno.

Signifo[redakti | redakti fonton]

Tiu mapo korespondas al la situo de la kvin iberiaj regnoj komence de la 15a jarcento. La teritorio de la Regno de Granado en 1482 estis iome malpli granda, ĉefe ĉe la okcidenta parto, kaj cedis la zonon de la Ĝibraltara Markolo (zono de la "G" inter la literoj de "GRANADA") kaj Antequera (zono ĉe la unua "A").

Moderneco[redakti | redakti fonton]

Spite multaj mezepokaj trajtoj, tiu estis unu el la unuaj militoj kiuj povas esti konsiderataj modernaj, pro la armilaro kaj uzitaj taktikoj (pli ol bataloj en malferma kampo, estis decidaj la sieĝoj solvitaj per artilerio, kaj la makiavelaj politikaj manovroj, kvankam ne mankis ekzemploj de ĉevalira heroismo, ankaŭ propraj de la epoko). Oni povas konsideri ĝin kiel intermeza etapo sloŝila en la milita evoluo de Okcidento, inter la Centjara milito kaj la Italaj militoj.[1] Estis moderna ankaŭ la kondiĉo de la venkinta armeo, al kiu, spite tiea miksa kompono, aŭ eĉ pro ĝi (venis ĉiu tipo de fortoj, ekde la tradiciaj, unuigitaj de la nobeluloj, la municipoj, la militordenoj, la ekleziaj feŭdoj; ĝis aliaj kiel la ĵus organizita Santa Hermandad kaj aŭtentaj profesiaj dungosoldatoj devenaj el la tuta Eŭropo[2] inklude roton de britaj arkpafistoj estritaj de Lord Scale[3]) onikutime konsideras ĝin kiel praekzemplo de moderna armeo, konstanta kaj profesia (por la historiografio pli tradicia, kun trajtoj de nacia armeo, probable per trouzo de la termino), kiam estis formiĝantaj la nacio-ŝtatoj de Okcidenta Eŭropo.

Hispanio, formante sian teritorian unuiĝon, estos unu de la ĉefaj ekzemploj post la geedziĝo de la Katolikaj Gereĝoj (1469) kaj ilia venko en la Sukceda Kastilia Milito (1479). Oni povas konkludi[4] ke la Granada Milito estis uzata por asociigi Kastilion kaj Aragonion en komuna projekto, per ofero al la nobelularo de agado samtempe enspeza por ĝi mem kaj utila por la monarkio, kiu povos esti montrata samtempe kiel religian entreprenon kongrue kun la nova formo de socia identeco pli luktema: la spiriti de la malnovkristano.

La fino de la Rekonkero kaj la komenco de la Hispana Imperio[redakti | redakti fonton]

Per la konkero de Granado finis la teritoria etendiĝo de la kristanaj hispanaj regnoj kontraŭ la islamanoj en la Iberia Duoninsulo, tio estas la fino de la Reconquista, historia procezo longdaŭra kiu estis komencinta en la 8a jarcento. Oni ne forgesu, ke la "Reconquista" estas ideologia termino dotita el malneŭtrala signifo: ne estis konstanta militserio dum la tuta periodo; kaj fakte, ekde la krizo de la 14a jarcento haltiĝis (85 pacaj jaroj kaj 25 militaj en la periodo 1350-1460), formiĝante la Regno de Kastilio (unika kun landlimo antaŭ la islamanoj) kun la kontrolo de la Ĝibraltara Markolo kaj la pluhavo de la Regno de Granado kiel vasala ŝtato en kies interna politiko la kristanj foje intervenis. Kiam la kastilianoj estis malfortaj, okazis male, kaj la nazarioj iniciatis, nepagante, incendiate kaj forrabante malgrandajn lokojn (kelkaj tiom malproksimaj kiom Villarrobledo) aŭ rekuperante etajn teritoriojn (Cieza kaj Carrillo en 1477),[5] foje komplicece kun frakcio el tiuj kiuj dividis Kastilion (ekzemple tiuj inter la Markiso de Cádiz kaj la Duko de Medina Sidonia permesis tiun alianciĝi kun la granadanoi, kiuj rekonkeris la vilaĝon de Torre-Cardela al la unua helpe de la dua).[6] La fleksebleco de la limo ambaŭdirekte produktis ankaŭ la ekziston de miksitaj sociaj kategorioj nome: la elĉoj, aŭ kristanoj (ofte ekskaptivitaj) kiuj konvertiĝis al Islamo kaj la tornadizos kiuj estis inverse.[7] Transiris liberen la liman teritorion la ejeas [eĥEas], perantoj kiuj negocis la aĉetojn de prizonuloj.[8]

Teritorio de la nazaria regno dum la 15a jarcento. Helverde, la konkeritaj teritorioj de la kristanaj regnoj ekde la 13a jarcento inkludante la urbon Ceuta, en la afrika marbordo.

Estis nur kelkaj militaj operacoj, kiel la konkero de Antequera (1410), kiu donis prestiĝon al Fernando de Trastamara, kiu aldonis la nomon de la konkerita urbo al la propra nomo, kiel la romiaj generaloj, kio poste utilos por lia elekto kiel reĝo de Aragonio en la Traktato de Caspe (1412); aŭ la batalo de La Higueruela (1431), dum la reĝado de Johano la 2-a, kio ankaŭ utilis kiel propagando favore al la favorato Álvaro de Luna.

La konstruo de moderna ŝtato, laŭ la koncepto de la Katolikaj Gereĝoj, ne kongruis kun la pluhavo de tiu singulareco en la kristana Eŭropo, kio krome deprenis movliberon al Kastilio kaj malhelpis la taŭgan ekspluatadon de granda kvanto de teroj ĉe ampleksa kaj malsekura limo.[9]

La novaĵo de la konkero de Granado estis celebrita per festoj en la tuta Eŭropo: en Romo oni celebris dankoceremonion de la kardenalaro; en Napolo oni ludis alegoriojn de Jacopo Sannazaro, en kiuj Mohamedo fuĝis el la kastilia leono; en la Katedralo de Sankta Paŭlo de Londono, Henriko la 7-a legigis proklamon.

La kontraŭstaro inter kristanismo kaj Islamo donis al la konflikto religian trajton, kiun la klerikaro remarkis. Kiam, finita la milito, la propra papo estos la valencia (tio estas hispano) Aleksandro la 6-a, de la familio Borgia, Isabel kaj Fernando ricevos la titolon de Católicos Katolikaj Gereĝoj (1496), kiel agnosko de la ascendo de Hispanio kiel eŭropa potenco, favorata de la religia hierarkio pro sia forpelo de la judoj el Hispanio en 1492, iomete post la konkero de Granado. Ankaŭ la premo super la konvertitoj, pere de la ĵus kreita Hispana Inkvizicio estis tro akra. La "Papo" donis al ili ankaŭ la teritoriojn kaj rajtojn de la Nova Mondo ĉu malkovrita ĉu malkovrota. La aludoj al la rekupero de Jerusalemo ripetiĝis retorike dum lakonkero de Granado.[10]

Tio plie gravis ĉar ĉe la mala pinto de la Mediteraneo estis formiĝante la Otomana Imperio, kiu ĵus konkeris la urbon Konstantinopolo (1453). Tamen, la granadanoj estis solaj kontraŭ la kristanoj, ĉar eblaj aliancanoj, kiel la sultanoj de Fezo, de Tremeceno aŭ de Egipto, ne implikiĝis en la milito.[11]

Tamen, la teritoria antaŭeniro ne haltis kaj sekvis dum la venonta jarcento por la Hispana Imperio: pro la samtempa konkero de la Kanarioj, kaj la posta konkero de Ameriko (malkovrita la 12an de oktobro de 1492, en la ekspedicio negocita inter Kolumbo kaj la gereĝoj ĉe la sieĝita Granado; pro la provizora konkero de urboj nordafrikaj; pro la konkero de Navaro en 1512.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. William Prescott, op. cit., citita en resumo (en angla)
  2. Nomoj de eksterklandaj partoprenantoj en la milito, laŭ Eloy Benito Ruano (Gente del siglo XV)[1]
  3. Joseph Pérez op cit, pg. 248
  4. Joseph Pérez op cit, pg. 239
  5. Luis Suárez Fernández (1989)Los Reyes Católicos. El Tiempo de la Guerra de Granada, p. 77. Madrid, Rialp ISBN 84-239-5027-1
  6. Antoni Simón Tarrés, op. cit., pg. 48
  7. Joseph Pérez op. cit, pg. 242
  8. Rachel Arié, op. cit., kiu citas na J. García Antón, «Cautiverios, canjes y rescates en la frontera entre Lorca y Vera en los últimos tiempos nazaríes», Omaĝo al profesoro Juan Torres Fontes, Murcia, 1987, pág. 549. En aliaj fragmentoj uzas kiel fonton na Ibn al-Jatíb, Mi‘yár al-ijtiyár fí dikr al-ma‘ahid wa-l-diyár, en Musáhadat Lisán al-dín b. al-Jatíb fí bilád al-Magrib wa-l-Andalus, ed. por A.H. al-‘Abbadi, Alejandría, 1958
  9. Antonio Domínguez Ortiz, op. cit., pg. 40.
  10. Joseph Pérez op. cit, pg. 242
  11. Antoni Simón Tarrés, op. cit., pg. 56