Metroo de Granado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Met Metroo de Granado
Metropolitano de Granada
Stacio Recogidas
Stacio Recogidas
rapidtramo • transporta firmao • tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Metropola Areo de Granado
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 21-a de septembro 2017
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 15,920 km
Nombro de linioj 1 L1 / L2 L3
Nombro de veturiloj 15
Nombro de stacioj 26
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto Junto de Andaluzio
Transportisto Avanza
vdr

La Metroo de Granado (hispane Metro de Granada - oficiale Metropolitano de Granada) estas metrosistemo kiu servas al la hispana urbo Granado kaj ties Metropola Areo. Tiu sistemo, kiu estis enservigita la 21-an de septembro 2017, estas administrata de la Agentejo de Publikaj Konstruoj de la Junto de Andaluzio, dependa de la Ministerio pri Disvolviĝo kaj Loĝado.

Ĝi konsistas el unu linio kiu trairas la urbon Granado de nordo al sudo kaj ankaŭ ligas kun la municipoj de Albolote, Maracena (en la nordo) kaj Armilla (sude). Kun longeco de 16 km kaj 26 haltejoj, ĝi estas la dua plej longa linio en Andaluzio kaj la dua andaluzia reto laŭ nombro de uzantoj (2018). Ĝi estis la naŭa metropola fervoja reto enservigita en Hispanio, malantaŭ tiuj de Madrido, Barcelono, Valencio, Bilbao, Alakanto, Palma, Sevilo kaj Malago. Entute dek kvin fervojaj unuoj CAF Urbos III servas la sistemon, kun po longo de 32 metroj kaj kapacito de 210 pasaĝeroj. Ili veturas kun maksimuma rapideco de 70 km/h sur internacia ŝpura trako.

En oktobro 2021, la Junto de Andaluzio lanĉis la projekton por la unua etendo de la reto, kiu plilongigos la itineron tra siaj nordaj kaj sudaj finoj kaj kreos novan varianton tra la centro de la ĉefurbo. Post kompletigo, la sistemo havos tri komercajn liniojn. Ĝia ekfunkciigo estas planita por la jaro 2030.


Skema mapo de Metroo de Granado

Projekto[redakti | redakti fonton]

Projekto kun tri linioj


Linio 1[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]