Johana de Kastilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johana de Kastilio
Reĝino de Kastilio kaj Leono

Meister der Magdalenenlegende 002.jpg

Regado kune kun Filipo la 1-a
1504 - 1506
Antaŭulo Izabela la 1-a
Sekvanto Karlo la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1479 (1479-11-06)
en Toledo
Morto 12-an de aprilo 1555 (1555-04-12) (75-jara)
en Tordesillas
Tombo Reĝa Kapelo de Granado [#]
Religio katolika eklezio [#]
Lingvokapablo hispana lingvo [#]
Familio
Dinastio Dinastio de Trastamaro [#]
Patro Fernando la 2-a [#]
Patrino Isabel la 1-a [#]
Gefratoj Katerino de AragonoMaria de HispanioIsabel de Hispanio • Alonso de Aragón • Johano de Aragono kaj Kastilio • Alonso de Estrada • John of Aragon, Prince of Girona [#]
Edzo Filipo la 1-a
Idoj Eleanor of Austria • Karlo la 5-aIzabela de AŭstrioFerdinando la 1-aMaria de AŭstrioKatarina de Kastilio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Johana de Kastilio, nomata Johana la Freneza, hispane Juana la loca (naskiĝis la 14-an de novembro 1479 en Toledo, mortis la 12-an de aprilo 1555 en Tordesillas) estis de 1504 ĝis sia morto reĝino de Kastilio. Ŝi estis la filino de la "Katolikaj Gereĝoj" Izabela de Kastilio (1451-1504) kaj Ferdinando la 2-a de Aragono (1452-1516).

Post la morto de ŝia patrino Izabela en 1504, Johana heredis la tronon de Kastilio-Leono kaj regis kune kun sia edzo Filipo la 1-a, nomata "Filipo la Bela", de Habsburgo.

Filipo mortis mem nur du jarojn post tio, kaj Johana, kiu laŭdire jam de junaĝo estis ege serioza kaj pezhumora, fariĝis tiel mense malsana ke oni konsideris ŝin ne regkapabla. Anstataŭ ŝi regis ŝia patro, Ferdinando la 2-a, ĝis sia morto en 1516, kaj post li ŝia filo Karolo la 1-a, ankaŭ konata kiel imperiestro Karolo la 5-a de la Sankta Romia Imperio.

Johana neniam reedziniĝis. Ŝi mortis soleca en la tiutempe nekutime alta aĝo de 75 jaroj.

Idoj[redakti | redakti fonton]

Johana kaj Filipo havis jenajn gefilojn, inter ili du postajn imperiestrojn: