Maria de Hispanio (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maria de Hispanio
Maria de Aragono kaj Kastilio
Princino de Hispanio (denaske)
Reĝino de Portugalio (progeedze)
Maria de Hispanio, reĝino de Portugalio
Maria de Hispanio, reĝino de Portugalio
Naskiĝo la 29-an de junio 1482(nun 1482-06-29)
en Kordovo, Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Morto la 7-an de marto 1517 (34‑jara)
en Lisbono, Flago-de-Portugalio.svg Portugalio
Edzo 1500-1517 Emanuelo la 1-a
Idoj 10 gefiloj, inter ili reĝoj Johano la 3-a kaj Henriko la 1-a
Dinastio Trastamaro
Patro Fernando la 2-a
Patrino Isabel la 1-a
Gefratoj Isabel de Hispanio
Katerino de Aragono
Johana de Kastilio
Alonso de Aragón
Johano de Aragono kaj Kastilio
Alonso de Estrada
John of Aragon, Prince of Girona
Religio katolikismo
v  d  r
Information icon.svg

Maria de Hispanio aŭ pli precize María de Aragono kaj Kastilio (naskiĝis la 29-an de junio 1482 en Kordovo, Hispanio, mortis la 7-an de marto 1517 en Lisbono, Portugalio), estis la kvara filino de la Katolikaj Gereĝoj, nome Isabel la 1-a (Kastilio) kaj Fernando la 2-a (Aragono), estis reĝino de Portugalio kiel dua edzino de Emanuelo la 1-a, mortinta en 1521.

Ŝi edziniĝis la 30-an de oktobro 1500, al reĝo Emanuelo la 1-a, jam vidvo de ŝia plejaĝa fratino nome Isabel de Aragono kaj Kastilio ekde 1498, pluigante tiele la politikon de sinsekvaj geedziĝoj inter la reĝaj familioj kaj portugala kaj kastilia-aragona, cele unuigi la regnojn de la tiama Hispanio sub ununura krono nome Portugalion, Aragonon kaj Kastilion.

Ŝi estis partiano de la imperia plano emanuela detrui la sanktajn islamajn urbojn de Mekko kaj Medino, konkeri la Imperion de mamelukoj kaj konkeri la sanktajn lokojn por kristanismo, ĉefe Jerusalemon.

En 1508 atingis el la edzo la pardonon pro sia interveno en detruo kaj perforto de pogromo kontraŭ judoj de 1506.

Ŝi naskis dek gefilojn, du el ili estos reĝoj de Portugalio, nome Johano la 3-a kaj Henriko la 1-a.