Henriko la 1-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriko la 1-a
Reĝo de Portugalio
Cardeal D. Henrique (Galeria dos Arcebispos de Braga).png
Regado 1578 - 1580
Antaŭulo Sebastiano la 1-a
Sekvanto Filipo la 2-a de Hispanio
Ornamented Royal Coat of Arms of Cardinal Henry I of Portugal.svg
Ceteraj titoloj ĉefepiskopo de Brago, Evoro kaj Lisbono, Granda Inkvizitoro, kardinalo
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1512 (1512-01-31)
en Lisbono
Morto 31-an de januaro 1580 (1580-01-31) (68-jara)
en Almeirim
Tombo Monaĥejo de la hieronimanoj de Belém [#]
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj portugala [#]
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio [#]
Familio
Dinastio Dinastio Aviso [#]
Patro Emanuelo la 1-a [#]
Patrino Maria de Hispanio [#]
Gefratoj Beatrice of Portugal, Duchess of Savoy • Infanta Maria, Duchess of Viseu • Izabela de Portugalio • Cardinal-Infante Afonso of Portugal • Infante Ferdinand, Duke of Guarda and Trancoso • Johano la 3-a de Portugalio • Infante Edward, 4th Duke of Guimarães • Ludoviko de Portugalio • Miguel da Paz, Prince of Portugal [#]
Parencoj Fernando la 2-a de AragonoIsabel la 1-a [#]
Profesio
Okupo katolika sacerdoto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Henriko la 1-a de Portugalio, surnomata la Pia, kaj ankaŭ nomata Henriko la kardinalo (n. en Lisbono, la 31-an de januaro 1512 - m. en Almeirim, la 31-an de januaro 1580), regento (1557 - 1568) kaj poste reĝo de Portugalio inter 1578 kaj 1580.

Henriko estis filo de Emanuelo la 1-a la Bonŝanca kaj de la infantino Maria de Aragono kaj Kastilio kaj la pli juna frato la reĝo Johano la 3-a la Pia kaj, kial malgranda filo, li ne esperis atingi la portugalan tronon. Kiam juna, Henriko eniris la religian vivon por stimuli la rilatojn inter Portugalio kaj la Katolika Eklezio, en tiu tempo tiuj rilatoj estis sub la kontrolo de Hispanio. Li rapide ascendis inter la eklezia hierarkio, li fariĝis ĉefepiskopo de Brago, Evoro kaj Lisbono, kaj Granda Inkvizitoro antaŭ fariĝi kardinalo. Henriko decidis venigi la jezuitojn en Portugalion kaj uzi ilin por la kolonia imperio.

Li agis kiel nevo-regento de Sebastiano la 1-a kaj sukcedis lin kiel reĝo la 28-an de aŭgusto 1578 post la malapero de Sebastiano en la batalo de Alkazarkiviro. Henriko intencis rezigni la eklezian okupon kun la celo trovi edzinon kaj sekurigi la daŭrigadon de la dinastio, sed la papo Gregorio la 13-a, aliancita de la Habsburgoj, ne akceptis la rezignon.

Sensukceda morto[redakti | redakti fonton]

La reĝo-kardinalo forpasis antaŭ la elekto de sukceda reĝo far la Konsilio pri Regentado. Je lia forpaso ekiĝis la sukceda krizo en kiu pluraj pretendantoj intencis validigi siajn rajtojn al la portugala trono. Unu el la ĉefaj pretendantoj estis la hispana reĝo Filipo la 2-a kiu, en junio de 1580, sendis al la duko de Alba por la reklamado de la portugala trono perforte. Lisbono rapide estis venkata kaj Filipo estis elektata reĝo kun la kondiĉo ke Portugalio kaj ĝiaj transmaraj teritorioj ne fariĝos hispanaj provincoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]