Sebastiano la 1-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sebastiano la 1-a
Reĝo de Portugalio
Regado 1557 - 1578
Antaŭulo Johano la 3-a, lia avo
Sekvanto Henriko la 1-a, lia ava-onklo
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1554 (1554-01-20)
en Ribeira Palace
Morto 4-an de aŭgusto 1578 (1578-08-04) (24-jaraĝa)
en Ksar el-Kebir
Mortis per mortis en batalo vd
Tombo Monaĥejo de la hieronimanoj de Belém vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Subskribo Sebastiano la 1-a (Portugalio)
Familio
Dinastio Dinastio Aviso vd
Patro Johano Manuelo Princo de Portugalio vd
Patrino Johanino de Aŭstrio, Princino de Portugalio vd
Profesio
Alia nomo O Desejado vd
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Reĝo Sebastiano de Portugalio

Sebastiano (naskiĝis la 20-an de januaro 1554, mortis la 4-an de aŭgusto 1578) estis reĝo de Portugalio. Li estis la 16-a reĝo de Portugalio kaj la 7-a de la dinastio Aviso. Li estis nepo de Johano la 3-a kaj naskiĝis nur 2 semajnoj post la morto de lia patro, la kronprinco Johano, pro tio, oni kromnomis lin "la Dezirata".

Dum sia infaneco, estis regentoj lia avino reĝedzino Katarino de Aŭstrio kaj lia ava-onklo Henriko. Sebastiano estis revema adoleskanto kiu volis restarigi la krucmilitojn. Kiam li atingis la plenaĝon, li preparis militon kontraŭ Maroko por konkeri Fezon. La hispana reĝo Filipo la 2-a rifuzis apogi lin en tiu freneza kampanjo, kaj ne permesis la geedziĝon de hispana princino kun la portugala reĝo.

La portugala armeo invadis Marokon en 1578 kaj iris rekte al dezerto. Dum la batalo de Alcácer-Quibir (Ksar el-Kebir), la portugalanoj estis venkitaj de sultano Ahmed Mohammed kaj tie mortis la plejparto de la armeo. Oni ne scias pri Sebastiano, li tre eble mortis, sed laŭ la legendo, li nur malaperis.

Li iĝis legenda, la "dormanta reĝo", speco de mesio kiu revenos en nebula tago por savi Portugalion.

Dum la hispana regado de Portugalio, tri homoj prezentis sin kiel la reĝo reveninta. Unu el ili italo kiu mortis en 1619. Eĉ dum la 19-a jarcento, multaj kamparanoj en Portugalio kaj Brazilo ankoraŭ atendis la revenon de la reĝo Sebastiano.