Juana la Loca (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juana la Loca
filmo
Originala titolo Juana la Loca
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2001
Ĝenro filmbiografio, filma dramo, historifilmo, amafera filmo
Kameraado Paco Femenía
Reĝisoro(j) Vicente Aranda
Produktisto(j) Enrique Cerezo
Scenaro Vicente Aranda • Antonio Larreta
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de José Nieto
Rolantoj Pilar López de Ayala • Daniele Liotti • Rosana Pastor • Giuliano Gemma • Manuela Arcuri • Eloy Azorín • Willy Toledo • Roberto Álvarez • Susi Sánchez • Andrés Lima • Carolina Bona • María Ballesteros • Héctor Colomé • Ana Villa • María Jesús Valdés • Raquel González • Diana Costa e Silva • Cristina Perales
Honorigoj Goya Award for Best Actress • Goya Award for Best Costume Design • Goya Award for Best Makeup and Hairstyles • Medal of the Circle of Cinematographic Writers for the best actress • Q24051689 • Silver Shell for Best Actress
IMDb
vdr

Juana la Loca (Johana la Freneza) estas hispana filmo reĝisorita de Vicente Aranda, bazita sur la historio pri amo, ĵaluzo kaj politikaj konfliktoj ĉe la reĝino Johana la 1-a de Kastilio, kromnomita "La loca" (la Freneza) kaj la reĝedzo Filipo la Bela. La filmo ricevis premiojn kaj famigis ĉefe la ĉefan aktorinon Pilar López de Ayala. Ŝia ludado havigis al ŝi Goja-premion kiel plej bona aktorino kiel la reĝino Johana de Kastilio kaj la Arĝentan Konkon al la plej bona aktorino en la Donostia Internacia Filmfestivalo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Laredo, 22a de aŭgusto 1496. Ŝiparo ekveturis al Flandrio kondukante la infantinon Johana el Kastilio al la kortego de Bruselo, kie ŝi edziniĝos al tiu kiu estos poste konata en Hispanio kiel Filipo la Bela. Ili tuj enamiĝis kaj seksaltiris, kio rezultas en neglekto de iliaj politikaj taskoj. La afero komplikiĝas kiam mortas ŝiaj pli aĝaj fratoj kaj patrino, Izabela la Katolikino, kio faras ŝin reĝino de Kastilio kaj eĉ heredanto de la Krono de Aragono. Tiuj okazaĵoj rezultos en du konfliktoj: politika, inter la flandraj nobeloj kaj la diversaj kastiliaj partioj; kaj eĉ pli dolora, de Johana "freneze" ĵaluza pro la seksa malfidelo de sia edzo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Pilar López de Ayala kiel Juana de Castilla
  • Daniele Liotti kiel Filipo de Habsburgo (duoblita de Guillermo Romero)
  • Manuela Arcuri (Aixa/Beatriz)
  • Eloy Azorín (Álvaro de Estúñiga)
  • Giuliano Gemma (Sejnoro de Veyre)
  • Roberto Álvarez (Alfonso Enríquez, almiralo de Kastilio)
  • Rosana Pastor (Elvira)
  • Guillermo Toledo (kapitano Corrales)
  • Susi Sánchez (Isabel la Católica)
  • Chema de Miguel (Juan Manuel, sejnoro de Belmonte)
  • Andrés Lima (Diego López Pacheco, markizo de Villena)
  • Cipriano Lodosa (Marliano)
  • Carolina Bona (Inés)
  • Héctor Colomé (Fernando el Católico)
  • Jorge Monje (Hernán)
  • Sol Abad (Mucama)
  • Fernández Abilio (rakontisto)
  • Eva Zapico (Lady Zapico)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]