Pilar López de Ayala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pilar López de Ayala
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1978 (1978-09-18) (45-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Alia nomo Pilar López de Ayala vd
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1995– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

María del Pilar LÓPEZ DE AYALA Arroyo (Madrido, 18-a de septembro 1978) estas hispana aktorino.

Ŝi ekkarieris en televidserioj kiel Menudo es mi padre, reĝisorita de Manuel Valdivia kaj Guillermo F. Groizard. De tie ŝi pasis al televidserio Al salir de clase kaj baldaŭ ŝi saltis al kino per la filmo Báilame el agua. Ŝi rolulo de Rocío, mezaltklasa el Kadizo en la filmo Besos para todos (Kisojn por ĉiuj), havigis al ŝi nomumon al Goja-premio kiel plej bona nova aktorino. ŝi definitiva konfirmo okazis pro la protagonista rolo en la filmo Juana la Loca (Johanino la Freneza) de Vicente Aranda, kiu havigis al ŝi Goja-premion kiel plej bona aktorino pro la ludado de la reĝino Johana de Kastilio kaj la Arĝentan Konkon al la plej bona aktorino en la Donostia Internacia Filmfestivalo.

En 2005 ŝi aperis en Obaba de Montxo Armendáriz, pro kio ŝi atingis novan nomumon en la Goja-premioj, tiam kiel plej bona duaranga aktorino. Obaba estis proponita de Hispanio al la Oskar-premioj de 2005, sed finfine ĝi ne estis kandidatigita inter la kvin nomumitaj al plej bona neanglalingva filmo.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1996: Yo, una mujer (televidserio, 13 epizodoj)
  • 1996–1997: Menudo es mi padre (televidserio, 15 epizodoj)
  • 1997–1999: Al salir de clase (televidserio, 386 epizodoj)
  • 2000: La gran vida
    • Besos para todos
    • Báilame el agua
  • 2001: Juana la Loca
  • 2004: El puente de San Luis Rey
  • 2005: Obaba
  • 2006: Bienvenido a casa
  • 2007: Las 13 rosas
    • Dans la ville de Sylvia
  • 2008: Comme les autres
  • 2010: Lope
    • O Estranho Caso de Angélica
  • 2011: Intruders
    • Medianeras
  • 2016: Rumbos
  • 2017: Agadah

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pilar López de Ayala en la hispana Vikipedio.