Al salir de clase

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Al salir de clase
televida serio
Originala lingvo hispana lingvo
Origina lando Hispanio
Ĝenro telenovelo
Reĝisoro Toni Sevilla, Antonio Cuadri
Aktoroj Daniel Huarte • Mariano Alameda • Laura Manzanedo • Roberto Hoyas • Rafael Reaño • Víctor Clavijo • Rodolfo Sancho • Félix Gómez • Ana María Vidal • Diana Palazón • Carmen Morales • Athenea Mata • Marta Solaz • Ignacio "Nacho" López Bocanegra • Alejo Sauras • Raquel Meroño • Pilar López de Ayala • Marián Aguilera • Antonio Medina • Elvira Prado • Bruno Squarcia • Leticia Dolera • Beatriz Santana • Olivia Molina • Cristina Castaño • Fernando Andina • Hugo Silva • Elsa Pataky • Sergio Peris-Mencheta • Daniela Costa • Octavi Pujades • Elsa Pinilla • Fran Perea • Pilar Castro • Janfri Topera • Vicente Haro • Úrsula Sebastián • Albert Roca • Pilar Velázquez • Miguel Ángel Muñoz • Paula Echevarría • Arturo Arribas • Carmen Bernardos • Q6362492
Amplekso
Sezonoj 5
Epizodoj 1199
Elsendo
Elsendita 8 sep. 1997 – 12 jul. 2002
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Al salir de clase (Elklasirante) estis hispana televidserio porjunulara, elsendita inter 1997 kaj 2002 fare de Telecinco kaj produktorita de BocaBoca. Ĝi karakteriziĝas per tre ĥora aktoraro kiu utilis kiel trejnejo por granda nombro de junaj aktoroj, kiel Elsa Pataky, Alejo Sauras, Carmen Morales, Cristina Castaño, Leticia Dolera, Pilar López de Ayala kaj Hugo Silva.[1][2][3]

La agado okazas en mezlernejo 7 Robles (ie en Madrido), kie nombra grupo de adoleskuloj interrilatas, diboĉas, enamiĝas ktp. Totale, la serio estis komponita de 1 198 ĉapitroj, plus krerakonto kiun Telecinco enkalkulis kiel epizodo tiel la serio atingis 1 199 epizodojn, plus du specialaĵoj celebrantaj la milan epizodon kaj la finon de la serio la 12an de julio 2002.[1]

La serio startas je la alveno al la mezlernejo Siete Robles de Silvia (Lucía Jiménez).​ Tiam ŝi ekkonis Iñigo (Mariano Alameda) per kio oni aliris al unua amafero, kvankam dekomence la rilato inter ambaŭ estis malfacila pro diferencaj personecoj. Alia esenca piliero de la unua sezono estis familiaj ŝanĝoj en la etoso de Silvia pro nova geedzeco de ŝia patro kun Begoña Olaizábal (Pilar Velázquez) kiu jam havis filon antaŭe. Laŭlonge de multaj ĉapitroj la konfliktoj inter Silvia kaj ŝia nova duonpatrino oftis.[4]

Inter multaj junaj aktoroj kiuj ekludis en Al salir de clase menciindas jenaj: Hugo Silva, Raquel Meroño, Félix Gómez, Pilar López de Ayala, Mariano Alameda, Fran Perea, Víctor Clavijo, Sandra Blázquez, Rubén Ochandiano, Carlos Castel, Alejo Sauras, Elsa Pataky, Javier Pereira, Iván Hermes, Miguel Ángel Muñoz, Leticia Dolera, Octavi Pujades, Carmen Morales, Diana Palazón, Fernando Andina, Paula Echevarría, Rodolfo Sancho, Marián Aguilera, Cristina Castaño, Sergio Peris Mencheta, Laura Manzanedo kaj Dani Martín. Ĉar krom studentoj partoprenis ankaŭ familianoj kaj instruistoj, ludis ankaŭ pli veteranaj aktoroj kiel Pilar Velázquez, Vicente Haro, Antonio Medina, Ana María Vidal, Irune Manzano, Isabel Serrano, Pilar Castro, Emilio Linder, Janfri Topera kaj Carlos Sobera.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 «Al salir de clase, Nostalgia TV». Vayatele.com. Konsultita la 24an de februaro 2015.
  2. «'Al salir de clase': 10 de sus chicos, 15 años después». Hoycinema.com. Arkivita el originalo la 25an de februaro 2015. Konsultita la 24an de februaro 2015.
  3. Gómez, José (5a de marto 2015). «Telecinco cumple 25 años: recordamos 25 series que han marcado su historia (Parte 1)». Fórmula TV (Madrid: Noxvo Editorial). Konsultita la 8an de marto 2015.
  4. «‘Crematorio’ contra ‘Al salir de clase’». El País. Konsultita la 7an de marto 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Al salir de clase en la hispana Vikipedio.