Maria de Aŭstrio (1505-1558)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Maria de Habsburgo |
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Maria de Hungario |
Maria de Aŭstrio (1505-1558) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝino de Hungario kaj Bohemio (progeedza) Guberniestro de la Hispana Nederlando (reganta) | |||||
![]() vidvino Maria de Habsburgo en 1531
| |||||
Regado | Reĝino 1521-1526 Guberniestro 1531-1555 | ||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Maria von Ungarn | |||||
Naskiĝo | 15-an de septembro 1505 en Bruselo, Brabanto, ![]() | ||||
Morto | 18-an de oktobro 1558 (53-jaraĝa) en Cigales, ![]() | ||||
Tombo | Panteón de Infantes vd | ||||
Religio | katolikismo | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Kastilio vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Habsburgoj (denaske) Jogajlidoj (progeedze) | ||||
Patro | Filipo "la Bela" | ||||
Patrino | Johana de Kastilio | ||||
Gefratoj | Eleonoro de Habsburgo • Katarina de Kastilio • Izabela de Aŭstrio • Ferdinando la 1-a • Karlo la 5-a • Rietje Koane vd | ||||
Edz(in)o | Ludoviko la 2-a de Hungario | ||||
Parencoj | Anno de Bohemio kaj Hungario • Maksimiliano la 1-a vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | regento vd | ||||
| |||||
Guberniestro de la Hispana Nederlando ![]() | |||||
Dum | 1531–1555 | ||||
Antaŭulo | Margareto de Aŭstrio | ||||
Sekvanto | Emanuelo Filiberto de Savojo | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Maria de Habsburgo aŭ Maria de Aŭstrio aŭ Maria de Hungario (palaco de Coudenberg, Bruselo, 18-a de septembro 1505 - Cigales, provinco Valladolid, Hispanio, 18-a de oktobro 1558) estis la tria filino (kaj kvina descendanto laŭ naskordo) de Filipo "la Bela", arkiduko de Aŭstrio kaj duko de Burgonjo, kaj de Johana de Kastilio, heredantino de la regnoj de Aragono kaj Kastilio, konita kiel "Johana la Freneza". Ŝi estis edzino de la reĝo de Hungario kaj Bohemio (11-a de decembro de 1521 – 29-a de aŭgusto de 1526), nome de Ludoviko la 2-a de Hungario.
Post la morto de Ludoviko, Maria akceptis la oficon de guberniestro de la Hispana Nederlando kaj havis tiun inter 1531 kaj 1555.
Ŝi estis virino de tre alta moralo kaj elstara politika kaj administra valoro, amplekse rekonita ene de la familio Habsburgo kiel plej inteligenta en la familio. Danke al ŝi, ĉar ŝi estis perantino inter siaj fratoj Karlo la 5-a kaj Ferdinando la 1-a, oni evitis la ruinigon de la dinastio, ĉar ŝi vivigis la ligon inter ambaŭ.