El Campesino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Campesino
Persona informo
Naskonomo Valentín González González
Aliaj nomoj El Campesino • Belisario • Campesino
Naskiĝo 4-an de novembro 1904 (1904-11-04)
en Malcocinado
Morto 20-an de oktobro 1983 (1983-10-20) (78-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo militistoverkisto
vdr

Valentín González, konata kiel "El Campesino" (La Kamparano) (Malcocinado, Badajoz, Ekstremaduro, 1909Madrido, 1983), estis fama militisto kaj estro de komunistoj en Hispanio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Valentín González naskiĝis en Malcocinado (Badajoz) en 1909. Li estis edzo kaj patro de tri gefiloj, kiuj malaperis dum la Hispana Enlanda Milito. Li estis ministo en la minejoj de Peñarroya, aliĝis en la komunista Partio de Hispanio. Dum la Enlanda Milito, li estris la Quinto Regimiento (Kvinan Reĝimenton) kaj poste la Divizion 46a. Li partoprenis en la bataloj de Guadalajara, Brunete kaj Belchite, en kiuj li estis vundata. Li konstruis al si legendon de kuraĝa kaj efika militisto, sed multaj akuzis lin pro krueleco,[1] kaj eĉ liaj superuloj (Líster, Modesto...), konsideris lin malkuraĝa kaj bombasta.[2]

En la Batalo de Teruel, li abandonis nokte la urbon kiu restis sendefende.[3] La subuloj aperis poste disigaj, senarmilaj kaj eĉ sen siaj vunditoj dum la retiriĝo fare de "El Campesino", kio kaŭzis ke 400 estis enprizonigitaj de la frankistoj.[4] Post tiu malvenko li partoprenis estre de la divizio 46a en la Batalo de la Ebro, sed li estis elpostenigita la 26an de Julio de 1938, post la trapaŝo de la rivero.[5] Tie li finis sian militan karieron dum la respubliko.

Post la milito ekziliiĝis al Sovetunio en 1939 kaj eniris en Superan Altlernejon por Militistoj, sed post problemoj kun la aŭtoritatoj, klopodis fuĝi el Sovetunio al Turkio, sed li estis revenigita kaj oni enmetis lin en koncentrejon de Vorkuta (Siberio). Li finfine sukcesis fuĝi el Sovetunio en 1949 al Irano kaj translokiĝis al Francio, kie li loĝis ĝis sia reveno al Hispanio en 1977. Li mortis en Madrido en 1983.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Vida y muerte en la URSS (Vivo kaj morto en Sovetunio) (1939-1949) (Membiografio) (1950).
  • Yo escogí la esclavitud (Mi elektis la sklavecon) (Plaza&Janes, 1976)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enrique Líster en: Nuestra Guerra, Editions de la Librairie du Globe, Parizo, 1966
  2. Juan Modesto, en: Soy del Quinto Regimiento
  3. Puell, Fernando & A. Puerta, Justo en: Atlas de la Guerra Civil Española, Eldonejo Síntesis, Madrido, 2007
  4. de Miguel, Jesús y Sánchez, Antonio: Batalla de Teruel. En su: Historia Ilustrada de la Guerra Civil Española. Alcobendas, Editorial LIBSA, 2006, pp. 327.
  5. de Miguel, Jesús y Sánchez, Antonio. En su: Historia Ilustrada de la Guerra Civil Española. Alcobendas, Editorial LIBSA, 2006, pp. 233.