Buitrago del Lozoya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buitrago del Lozoya
municipo en Hispanio

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 28730
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 967  (2023) [+]
Loĝdenso 74 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 3° 38′ U (mapo)40.991944444444-3.6388888888889Koordinatoj: 41° 0′ N, 3° 38′ U (mapo) [+]
Alto 975 m [+]
Areo 26,5 km² (2 650 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Buitrago del Lozoya (Hispanio)
Buitrago del Lozoya (Hispanio)
DEC
Buitrago del Lozoya
Buitrago del Lozoya
Situo de Buitrago del Lozoya

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Buitrago del Lozoya [+]
vdr
Panoramo de Buitrago.
Ruĝe: Buitrago del Lozoya en mapo de Madrida Regiono

Buitrago del Lozoya estas municipo de la Madrida Regiono (Hispanio) troviĝanta en la Meza Valo de Lozoya, ĉe la piedoj de la Montopasejo de Somosierra. Ĝi troviĝas je 75 km en la norda ekstremo de la provinco Madrido. Buitrago estas la sola vilaĝo de la tuta madrida regiono kiu konservas sendifekte la antikvan muron kiu protektis ĝin antaŭlonge. La rivero Lozoya, kiu ankaŭ nomigas la municipon, ĉirkaŭas ĝin en ĉiuj flankoj escepte de la sudo, kiu konvertis ĝin en natura foso por ĝia defendado.

La historiaj referencoj plej antikvaj pri Buitrago venas de la 1-a jarcento a.K. Tiame ĝi estis nomata Litabrum konkerita de Kajo Flaminio, laŭ Tito Livio, sed ne ekzistas materiaj restaĵoj kiuj povus garantii tion pro manko de arkeologiaj esploroj. Ankaŭ ne ekzistas mezepokaj restaĵoj antaŭ la Reconquista kaj do, de la muslima epoko antaŭ la 11-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]