Turto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun turdo.
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Turto
Streptopelia turtur01.JPG
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Streptopelia Streptopelia
Specio: Turto 'Streptopelia turtur'
Carolus Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Streptopelia turtur turtur

La Turto aŭ pli precize Eŭropa turto (Streptopelia turtur) estas membro de la familio de birdoj Kolombedoj, kiu inkludas turtojn kaj kolombojn, tio estas, la sama vorto taŭgas por tiu ĉi specio sed ankaŭ por la tuta genro, tiam tiu ĉi specio povas esti nomata kiel Eŭrazia turtoOrdinara turto.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Temas pri migranta specio kun okcidenta Palearktisa teritorio, do tuta Eŭropo, Centrazio, (ĝis nordo kaj centro de Ĉinio), inkludante Turkion kaj nordan Afrikon, kvankam ĝi estas rara en norda Skandinavio kaj Rusio; ĝi vintras en suda Afriko.

En la Britaj Insuloj, Francio, kaj en aliaj regionoj de nordokcidenta Eŭropo ĝi estas en danĝera malpliiĝo. Tion kaŭzas parte ŝanĝo en farmometodoj ĉar nuntempaj praktikoj implicas forigon de semoj kaj burĝonoj de sovaĝaj vegetaloj, kiujn turto kutime manĝas, ekzemple Fumario, kaj pro tio ili estas malabundaj, kaj parte pafado kontraŭ migrantaj birdoj en landoj de Mediteraneo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Montrante ĉefajn trajtojn.

La Turto estas pli malgranda (26-28 cm kaj enverguro de 47-53 cm) kaj svelta laŭ korpo ol aliaj turtoj; tiu ĉi povas esti identigita pro sia pli bruna al oranĝeca koloro (ĉefe dorse kun nigraj makuloj en ŝultroj), kaj la blankonigra strimakulo ambaŭflanke de sia kolo, dum la resto de supraj partoj estas ĝenerale blugriza kia la kapo, sed estas rozkolora nuanco en brusto kaj blanka ventro. Rimarkindaj estas en la romboforma vosto kun nigra centroparto kaj tre kontrastaj blankaj bordoj, kio estas videbla dumfluge. Ankaŭ la flugilplumoj estas nigraj sube, multe pli malhela ol tiuj de la samteritoria Turka turto, kiu havas rondoforman voston kun pli larĝa blanka fina strio. La beko estas nigra, estas blanka ceraĵeto. La kruroj kaj okulringo estas ruĝaj. Junuloj estas pli brunaj (eĉ ĉe kruroj) kaj malhavas la kolajn strimakulojn.

La flugmaniero estas rapida, vigla kaj vagema, kun fortaj flugilfrapoj kaj konstantaj ŝanĝoj de direkto. La kanto estas milda kaj monotona rukulado dusilaba, kiu sonas iel kiel tur-tuur.[1]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Turto, unu el la plej malfruaj migrantoj, rare aperas en Nordeŭropo antaŭ la fino de aprilo, kaj revenas suden denove en septembro.

Ĝi estas birdo de malfermaj pli ol de densaj arbaroj, kaj ofte nutras sin surgrunde. Ĝi estas grenovora, manĝas ĉefe semojn el cerealoj kaj aliaj herboplantoj, same kiel fruktojn.

Ĝi eventuale nestumas en grandaj ĝardenoj, sed ĝi estas kutime tre timida, probable pro la troa ĉasado kiu endanĝerigas la specion dum migrado. La flugmaniero estas kvazaŭ sageca, sed ne specife rapidege. La pariĝada flugo, alta kaj cirkla, estas kvazaŭ de Palumbo, sed la ondaĵoj estas malpli decidaj; ĝi estas akompanata de vipado de flugiloj. La printempa alveno estas anoncata de kverado, iom akra kaj vibranta “turrr, turrr”, de kie devenas la nomo de la birdo en multaj lingvoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Junulo fotita ĉe Nynäshamn, Svedio.

La nesto estas eĉ pli febla ol tiu de Palumbo, ĉar estas konstruita el pli maldikaj bastonetoj, kutime ne tro alte, en arbo aŭ heĝo. La ino demetas unu aŭ du blankajn ovojn maje aŭ junie kaj ofte okazas dua demetado en Julio aŭ Aŭgusto.

La kovado daŭras 13 aŭ 14 tagojn ĝis maksimumo de 16 tagoj. La turtidoj restas neste ĉirkaŭ 20 tagojn. kaj sendependiĝas tuj post la kompleta plumokresko. Povas okazi ĝis 2 aŭ 3 ovodemetadoj jare, sed ĝenerale nur unu en la plej nordaj populacioj.[2]

Samgenranoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ aliaj turtoj de la sama genro estas nomataj same kiel la Turto nome:

  • la aziaj Orienta turto S. orientalis kaj Punktita turto S. chinensis.
  • la afrikaj Malhela turto S. lugens kaj Palmturto S. senegalensis. La senegala estas iom pli malhela, kun mantelo pli ruĝecbruna kaj flugilkovriloj pli blugrizaj. Dumfluge montras pli rondoformajn flugilojn kaj pli longan voston. Ĝi loĝas en la insuloj Lanzarote kaj Fuerteventura (lastatempe ankaŭ Gran Canaria) kun la Eŭropa turto.
  • S. senegalensis kaj S. chinensis estis enmetitaj en Aŭstralio.
  • la Turka turto S. decaocto, pli svelta, hela kaj kun fajna nigra unustria makulo kole. Ĝi anstataŭis la Eŭropan turton en plej habitatoj de Eŭropo, deveninta el Mezoriento.

Turto de Ameriko de simila aspekto kaj kutimoj kiel la Turto estas la Amerika plorturto.

Migrado[redakti | redakti fonton]

Turto surbranĉe.
Turto surgrunde.

La turto migras longdistance pli ol 4 000 km. Kroma escepto estas ke temas pri la ununura transsahara migranto kiu estas preskaŭ nur grenovora dum la tuta jaro. Ĝi somerumas en Hispanio kaj vintrumas en savanoj de Sahelo, el Senegalio kaj Gambio al Niĝerio. Dum migrado, en Hispanio kuniĝas la hispanaj reproduktuloj kun la migrantoj el centra kaj okcidenta Eŭropo, kiuj iras al Maroko. Alia migrovojo estas de la orienteŭropaj populacioj kiu iras tra Italio, Malto, Tunizio kaj Libio. Ĉiuj revenas laŭ la samaj irvojoj.[3]

Populacio kaj tendenco en Iberio kaj proksimaj landoj; protekto[redakti | redakti fonton]

Tiu turto migras kaj alvenas en Iberio inter Marto kaj Aprilo, tiele ke antaŭsomere esras plej granda nombro kaj tiam ili reproduktiĝas en Iberio. Dum la lastaj jardekoj la specio ege malpliiĝis kaj ĉe la reproduktuloj kaj ĉe la vizitantoj, pro eluzigo de la habitato kaj reprodukta kaj vintruma kaj pro ĉasado. En Hispanio la turto malpliiĝis je 30 % el 1998 al 2013 laŭ la Programo Sakre de SEO/BirdLife. El 1970 la populacio malpliiĝis je 60 % en la landoj kie oni konas la tendencon. Laŭ la exuropuniaj direktivoj temas pri protektata birdospecio, sed la landoj membroj aplikas tiun protekton laŭ diversaj politikaj decidoj, laŭ diversaj teritorioj kaj ankaŭ laŭ la diversaj jaroj, depende de rekuperoj aŭ nerekuperoj. En Hispanio nur en Kanario oni deklaris totalan ĉasmalpermeson, konsiderinte la drastan malaltiĝon de la tiea populacio. En Eŭropa Unio el 28 ŝtatoj en 10 ne estas malpermesita ĝia ĉasado, dum en 18 ĝi estas protektita aŭ estas malpermesita ties ĉasado.

Internacie ĝi estas inkludita en la Anekso II de la Bonna Konferenco kaj en la Ruĝa Listo de hispanaj birdoj kiel Vundebla, kun antaŭkalkulo de ebla formorto dum la venonta jarcento. Ĉefa minaco estas damaĝado de habitatoj, malfacile evitebla, dum ĉasado estas pli facila evitebla kaj eĉ forigebla. En Hispanio kaptoj en 1989 estis ĝis de du milionoj kaj duono de ekzempleroj kaj aktuale el 700 000 al 1 200 000 turtoj ĉiujare. Propraj ĉasistoj ĉirkaŭkalkulas en kelkaj regionoj 80 % de malpliiĝo de kaptoj komence de la 21a jarcento. En la tuta Eŭropa Unio oni ĉirkaŭkalkulas el 2 al 4 milionoj da turtoj ĉasitaj ĉiujare. Ĉar la nombro de reproduktaj paroj estas de 2'8 al 14 milionoj la ĉasado iĝis tro alta kaj povas draste tuŝi la demografian evoluon de la specio.[4]

Bibliaj referencoj[redakti | redakti fonton]

"La Turto" de Sophie Anderson.

La Turto estas menciata en la Biblio, kaj tie oni parolas klare pri ĝia migranta kutimaro:

"Eĉ cikonio en ĉielo konas sian tempon; kaj la turto, hirundo kaj gruo observas la tempon de siaj venoj" (Jeremio 8:7).
"Nun vintro pasis, pluvo finis. Floroj aperas sutere; alvenis tempo de kanto kaj oni aŭdas la voĉon de la turto sur nia tero" (Alta Kanto de Salomono 2:11-12). Bazita sur tiu fragmento juda teologia teksto estas la titolo 'Kol HaTor', aŭ La Voĉo de la Turto.

Tamen, kvankam la sama hebrea vorto taŭgas por ili, la kolomboj uzataj en buĉoferoj (vidu Levidoj, ekz. 1:14; Evangelio laŭ Luko 2:24) estis plej probable ne turtoj, sed la enhejma RokkolomboHejmkolombo.

Eble pro tiuj bibliaj referencoj (ĉefe la tre konata verso el la Alta Kanto de Salomono), sed ankaŭ pro la plorema voĉo kaj la fakto, ke ili estas forte monogamaj, la turto aperas en granda nombro de popolaj poemoj kaj kantoj pri amo kaj amperdo. Unu el tiuj estas de Ralph Vaughan Williams.

"Jesuo eniris la templozonon kaj forpelis tiujn kiuj tie aĉetis kaj vendis. Li renversis la tablojn de la monŝanĝistoj kaj la benkojn de tiuj kiuj vendis turtojn." Estis ankaŭ mencioj pri Jozefo kaj Maria same kiel pri Jesuo kiuj oferis paron da turtoj en la Evangelio laŭ Johano 2:14 kaj la Evangelio laŭ Mateo 21:12.

Aliaj kulturaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Ekzemplero de S. t. turtur en Slovakio.
Paro de turtoj en Gran Canaria.

En la Renesanco en Eŭropo la Turto estis simbolo de firma amo, kiel partnero de la fenikso. La poemo de Robert Chester Love's Martyr (Ammartiro) estas grava esplorilo de tiu simbolismo. Ĝi aperis publkigita kun aliaj poemoj pri la sama temo, inkludante la poemon de William Shakespeare "La fenikso kaj la turto". La Turto estas krome ofte menciata kiel amtemo en kantoj. Kiel ekzemple "The way I walk" (La vojo kiun mi faras) de Jack Scott; ("Venu kaj estu mia turteto"), "Woman Love" (Virinamo) de Gene Vincent ("Mi volas amaton kiu nomigu min turton") kaj "Bachelor Boy" (Abiturientulo) de Cliff Richard ("Mi edziĝos kaj havos edzinon kaj filon, Kaj ili estos miaj turtoj").

La Turto aperas ankaŭ en la kanto "La dekdu kristnaskaj tagoj", kiel la donaco "mia vera amo donas al mi" la duan tagon de Kristnasko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Por la tuta ĉapitro "Ave del año 2015, Tórtola europea", en "Aves de España", Aves y naturaleza, nº 18, Madrido, 2015, Suplemento en centraj paĝoj nenumeritaj.
  2. Por la tuta paragrafo "Ave del año 2015, Tórtola europea", en "Aves de España", Aves y naturaleza, nº 18, Madrido, 2015, Suplemento en centraj paĝoj nenumeritaj.
  3. Por la tuta ĉapitro "Ave del año 2015, Tórtola europea", en "Aves de España", Aves y naturaleza, nº 18, Madrido, 2015, Suplemento en centraj paĝoj nenumeritaj.
  4. Por la tuta ĉapitro "Ave del año 2015, Tórtola europea", en "Aves de España", Aves y naturaleza, nº 18, Madrido, 2015, Suplemento en centraj paĝoj nenumeritaj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hume, Rob (2002). Guía de campo de las aves de España y de Europa. Barcelona: Ediciones Omega. ISBN 84-282-1317-8.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]