Romia vojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Video pri la Tabula Peutingeriana de la jutuba kanalo Scivolemo.
La Via Appia (Appia vojo) proksime de Romo.

Romia vojoRomia ŝoseo estas vojo de la vojreto kreita de la antikvaj romianoj. Ofte rektlinia, ĝi ebligis travojaĝon de la imperio ekde la ĉefurbo Romo pli rapidan ol antaŭe. Temis pri ŝtonŝoseoj, tio estas ŝoseoj konstruitaj ĉefe el grandaj pecoj de ŝtonoj per specifa konstrumetodo.

Romiaj vojoj ligis inter ili la plej gravajn urbojn en ĉiuj partoj de Italujo kaj de la cetero de la imperio, ĉefe de ties politik- kaj ekonomi-decidaj ejoj. Ili ebligis rilate al la epoko relative facilan vojaĝon al ĉiuj uzantoj, ĉu temis pri trupoj militcelaj, komercistoj aŭ mesaĝportistoj. Ili estis grava ero de la ekonomia disvastiĝo de la imperio, sed ankaŭ de ties neniigo, ĉar ili faciligis la elorienteŭropajn popolmigradojn.

Mejlŝtono kun nomo de la imperiestro Septimo Severo, en Sankt Margarethen, Lungau, Aŭstrujo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Raymond Chevallier, Les voies romaines, Armand Colin, 1972.
  • Gérard Coulon, Les Voies romaines en Gaule, éditions Errance, 2007.
  • Th. Kissel, "Road-Building as a munus publicum" dans P. Erdkamp dir., The Roman Army and the Economy, Amsterdam, 2002, p. 127-160.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]