Saltu al enhavo

Eŭropa abelmanĝulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eŭropa abelmanĝulo
Eŭropa abelmanĝulo
Eŭropa abelmanĝulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Meropedoj Meropidae
Genro: Merops
Specio: Eŭropa abelmanĝulo M. apiaster
Merops apiaster
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La eŭropa abelmanĝulo[1] (Merops apiaster), aŭ simple abelmanĝulo,[2] estas la ununura meropo, tio estas birdo el la genro Merops kaj familio de Meropedoj, facile videbla en Eŭropo.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas en mezvarmaj regionoj ĉefe en la mediteraneaj landoj kaj Balkanio (Iberio, Italio, Hungario, Grekio ktp.), kaj en partoj de norda Afriko kaj okcidenta Azio. Ĝi estas tre migranta, kaj vintras en tropika Afriko (aŭ en Nordokcidenta Barato, suda Barato kaj Sri-Lanko ĉe la aziaj birdoj).[3] Ne tiom ofte ĝi iam nestis en centra kaj norda Eŭropo, krom printempaj eventualaj vizitoj norde de sia kutima teritorio. Ili preferas malferman malaltan kamparon kun kelkaj arboj aŭ fostoj, sed ankaŭ en arbaroj.

Ino de Merops apiaster

En tiuj landoj ĝi estas tute nekonfuzebla danke al siaj brilaj koloroj kaj kanto. Ĝi estas svelta, 27 ĝis 29 cm longa (averaĝe 28)[4] kaj havas brunan kapon, pli helbrunajn nukon kaj ŝultrojn, flavan dorson, verdan voston pli verda ĉepinte kaj kun pli longaj centraj vostoplumoj, bluajn bruston kaj ventron kaj flavegan gorĝon kun nigreca suba strio lima kun brusto. En la realo la nuanca ŝanĝo de la bruna kapo al la flava dorso estas brila, ora kaj belega al rigardo. Dumfluge videblas krome brunaj flugilkovriloj kaj bluaj flugilpintoj. La okulirizo estas ruĝa kun nigreca subvizaĝa makulo kaj blankeca frunto. Do, bunte multkolora ĝi estas. La beko estas nigra, longa, pintakra kaj iom kurbita por eniri en insektotruoj. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Por eniri en insekttruojn ĝi uzas sian longegan kaj fortan bekon.

Ili estas gregemaj (kaj por manĝo kaj por ripozo) kaj flugas pogrupe (en familio ĝis dudeko da ekzempleroj) kaj kantas samtempe; pro tio ili facile distingeblas ekde malproksime. Ili kantas ion similan al trruikkkk, kion ili faras kiam supreniretas dumfluge. Ofte ili videblas haltantaj apud ŝoseoj sur fostoj, stangoj aŭ elektraj kabloj (ankaŭ la hindaj abelmanĝuloj faras tion en Guĝarato). Ankaŭ sekajn branĉojn de arboj ili uzas por kunigado ĉe parigado; tie ili gaje flugas kaj kvazaŭ dancas, ekflugas forlasante sian branĉan lokon por alia virbirdo: dum tiu dancado la inoj elektas viron. La kutima flugo inkludas suprensaltojn kaj postajn ŝvebadojn

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La nestojn komence de majo oni konstruas en sablaj deklivoj kiel longaj truoj en kies fundo oni demetas 5 ĝis 8 ovojn komence de junio. Ambaŭ gepatroj kovas dum 3 semajnoj.

Ili startigas pariĝajn ceremoniojn tuj post sia alveno al reproduktejoj en aprilo. La maskloj memmontriĝas proponante manĝaĵojn al inoj, montrante pere de la kapto de himenopteroj siajn kapablojn kiel eblaj patroj.[5] Por konstrui neston, abelmanĝulo fosas koridoron 50-200 cm longajn, laŭ la malmoleco de la grundomaterialoj. Ambaŭ gepatroj elfosas, uzante la bekon kaj eligante la teron per la piedoj. Dume ili povas eluzi ĝis unu terionon de la bekolongo, kaj forrigas ĝis 10 kg de tero. Tiu procezo povas daŭri ĝis 10-14 tagoj.[6]

Ovoj de Merops apiaster

Maje, la ino demetas averaĝe 6 aŭ 7 ovojn, kovotajn de ambaŭ gepatroj. Ili faras ununuran ovodemetadon jare. Eloviĝo okazas ĝenerale junie, kun aĝodiferenco depende de la intervalo en la ovodemetoj; tial la idoj pli frue eloviĝintaj plej grandiĝas, kaj dominos siajn fratojn en la nutroricevado.[6]

Ĉasanta papilion Aglais

Ili manĝas insektojn, ĉefe vespojn, krabrojn kaj abelojn, sed ne nur tiujn lastajn. Kiam unu el ili kaptas abelon (ĉiam dumfluge), ĝi prenas tiun per la pinto de sia longa beko por ke la insekto ne piku ĝin; poste ĝi draste skuas tiun kontraŭ ekzemple branĉo por ke ĝi perdu sian pikilon, poste ĝi estas manĝata aŭ portata al la idoj. Terkulturistoj ofte kredas, ke nur abelojn manĝas ili kaj pro tio la meropoj estas persekutataj kaj eĉ mortigataj. Vere abelmanĝulo povas manĝi ĝis 250 abelojn ĉiutage.

Ili manĝas ankaŭ la azian vespon (Vespa velutina), terura predanto de mielabeloj, kaj tial ĝi iĝas ebla kunlaboranto por la kontrolo de tiu invada insekto.[6]

Populacioj

[redakti | redakti fonton]

En la Eŭropa Ruĝa Birdolisto de 2021 la eŭropa reprodukta populacio estis ĉirkaŭkalkulita inter 7 370 000 kaj 11 200 000 maturaj individuoj, kaj oni konsideras ĝin stabila. Ne estas minacata birdospecio, sed laŭ lastatempaj datumooj havigitaj ekzemple de la Sociedad Española de Ornitología (SEO/BirdLife), ŝajne okazas grava malpliiĝo en Hispanio, kun fortaj regionaj diferencoj. La lastaj censoj en Iberio havigis rezulton de ĉirkaŭ 2,6 milionoj da individuoj, kontraŭ ĉirkaŭ 6 milionoj de la censo de 2004-2006. La regionoj kun pli da individuoj estis Andaluzio (29% de la totalo), Ekstremaduro (22%) kaj Kastilio-Manĉo, kun 10%.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Ornitologia taksonomio.
  2. ↑ Nomenklatura Komisiono de la Ornitologia Rondo Esperantlingva sub gvido de R. H. Bossong, Komunlingva nomaro de eŭropaj birdoj, 1971, Esperanto Press, Cardiff, Ontario, Kanado. ISBN = 0-919186-09-2
  3. ↑ BirdLife International (2019) [amended version of 2016 assessment]. "Merops apiaster". IUCN Red List of Threatened Species. 2019 e.T22683756A155512816. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22683756A155512816.en. Alirita la 12an de Novembro 2021.
  4. ↑ Petroelje, Tyler. "Merops apiaster (European bee-eater)". Animal Diversity Web. Retrieved 2025-01-19.
  5. ↑ Avery, MI; Krebs, JR; Houston, AI (1988). "Economics of courtship-feeding in the European bee-eater (Merops apiaster)". Behavioral Ecology and Sociobiology. 23 (2): 61–67. Bibcode:1988BEcoS..23...61A. doi:10.1007/BF00299888. S2CID 13553144.
  6. 1 2 3 4 Joan Lluís Ferrer, Empiezan a llegar a España miles de abejarucos, una de las aves más coloridas y sorprendentes, el periodico extremadura, 2a de Aprilo 2026, Alirita la 2an de Aprilo 2026.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]