Hindia abelmanĝulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hindia abelmanĝulo
Hindia abelmanĝulo
Hindia abelmanĝulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Meropedoj Meropidae
Genro: Merops
Specio: M. orientalis
Merops orientalis
(Latham, 1802)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Hindia abelmanĝuloMalgranda verda abelmanĝulo, Merops orientalis, estas preskaŭpaserina birdo de la familio Meropedojabelmanĝuloj.

Ĝi estas loĝanto en zono tra subsahara Afriko el Senegalo kaj Gambio al Etiopio, la valo de la rivero Nilo, orienta Arabio kaj Azio tra Barato al Vjetnamo.[1]

Tiu ĉi specio spite sian duan nomon ne devas esti konfuzita kun la Malgranda abelmanĝulo, Merops pusillus. Migrado estas limigita al sezonaj movoj depende de kvanto de pluvo.[1]

Ĉe Kolkato
Surterigante surgrunde por kapti sian predon ĉe Kolkato

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kiel aliaj abelmanĝuloj, tiu ĉi specio estas bele kolora kaj svelta birdo. Ĝi ĉiam havas verdajn suprajn partojn, sed la kapo kaj subaj partoj ege varias laŭ koloroj depende de subspecioj.

Tiele, sudorientaziaj birdoj havas ruĝecajn kronojn kaj vizaĝojn, kaj verdajn subajn partojn, dum arabiaj reproduktuloj havas verdan kronon, bluan vizaĝon kaj bluecajn subajn partojn.

La flugiloj estas verdaj kaj la beko estas nigra, kiel la traokula strio, komuna en abelmanĝuloj; la okuloj estas ruĝaj. Ĝi atingas longon de 16–18 cm, inkludante la du longegajn centrajn vostoplumojn. Tiuj longegaj vostoplumoj ne aperas ĉe junuloj. Ambaŭ seksoj estas similaj.[1]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi estas abunda kaj tre maltimida birdo, familia tra sia teritorio. Estas birdo kiu reproduktiĝas en malferma kamparo kun arbustoj. En Afriko kaj Arabio troviĝas en aridaj areoj, sed ĝi estas pli diversa en siaj habitatoj pli oriente.

Kiel la nomo sugestas, abelmanĝuloj manĝas ĉefe insektojn, ĉefe abelojn, vespojn kaj formikojn, kiuj estas kaptataj en aero per atakoj el malferma gvatejo. Tiu ĉi specio ofte ĉasas el malaltaj gvatejoj, eble nur unumetraj aŭ eĉ malpli altaj. Ĝi multe uzas kablojn aŭ elektrajn kondukilojn. Antaŭ manĝi la predon, la abelmanĝuloj forigas la pikilon de tiu per ripeta frapado de la insekto kontraŭ malmola surfaco.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Raso cyanophrys, Sauda Arabio, 1992
Raso orientalis, Nepalo, Jan. 1993

Malkiel plej parto de abelmanĝuloj, tiuj estas ofte solecaj nestumantoj, kiu faras tunelon en sabla riverbordo.

La reproduktantaj paroj ofte estas helpataj de helpantaj birdoj.[2][3]

Ili foje formas etajn koloniojn, aŭ nestumas ĉe aliaj abelmanĝuloj. La ino demetas 4 ĝis 8 sferecajn blankajn ovojn. Kaj la masklo kaj la ino zorgas la ovojn.

Tiuj birdoj ripozas komunume, laŭ linio sur arbobranĉo.

La alvoko estas milda trilado.

Partikulare[redakti | redakti fonton]

Scienca studo montris, ke la Hindia abelmanĝulo kapablas identigi la kutimaron de aliaj animaloj. Ĝi povas antaŭvidi ĉu eventuala predanto el partikulara lokigo povos vidi la nestenirejon kaj klopodos akurate kaŝi ties lokon.

La lerteco rigardi situacion el vidpunkto de aliulo oni supozis ĝis tiam propra nur de simioj.[4]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Merops orientalis orientalis, la nomiga subspecio, en Barato kaj Srilanko.
  • Merops orientalis beludschicus, el Irano al Pakistano.
  • Merops orientalis birmanus, kunsubspecia kun ferrugeiceps, en Birmo.
  • Merops orientalis ceylonicus, kunsubspecia kun orientalis, en Srilanko.
  • Merops orientalis cleopatra, en la valo de la rivero Nilo.
  • Merops orientalis cyanophrys, en suda Arabio.
  • Merops orientalis ferrugeiceps, tra Birmo al Vjetnamo
  • Merops orientalis ferrugiceps
  • Merops orientalis flavoviridis
  • Merops orientalis muscatensis
  • Merops orientalis najdanus, en Sauda Arabio.
  • Merops orientalis viridissimus, el Senegalo al Etiopio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Kingfishers, Bee-eaters and Rollers by Fry, Fry and Harris, ISBN 0-7136-8028-8
  2. D. Brent Burt 2002 Social and Breeding Biology of Bee-eaters in Thailand. Wilson Bull., 114(2):275–279 [1][rompita ligilo]
  3. Sridhar, S. and K. Praveen Karanth. 1993. Helpers in cooperatively breeding Small Green Bee-eaters (Merops orientalis). Curr. Sci. (Bangalore) 65:489–490.
  4. Watve Milind, Thakar J, Kale A, Pitambekar S. Shaikh I Vaze K, Jog M. Paranjape S. 2002. Bee-eaters ( Merops orientalis) respond to what a predator can see. Animal Cognition 5(4):253-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]