Saltu al enhavo

Meropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Meropoj
Eŭropa meropo, (Merops apiaster)
Eŭropa meropo, (Merops apiaster)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Meropedoj Meropidae
Merops
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Meropoj (Merops) estas genro de paseroformaj birdoj el familio Meropedoj, ankaŭ iam nomataj abelmanĝuloj. La plej konata kaj disvastigita specio el la genro, kutime nomata simple meropo, estas Eŭropa meropoEŭropa abelmanĝulo (Merops apiaster). Ĝi ankaŭ estas la tipa specio de la genro.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genro Merops formas propran monotipan subfamilion Meropinae kaj enhavas grandan plejparton de la familio Meropedoj. Nur tri specioj de abelmanĝuloj apartenas al alia subfamilio Nyctyornithinae: du en genro Nyctyornis kaj unu en Meropogon.

La genron enkondukis Karolo Lineo mem en la 10-a eldono de sia fundamenta libro Systema Naturae (1758).[1] La tipa specio estas la Eŭropa abelmanĝulo.[2] La nomo Merops estas klasika greka vorto rekte tradukebla kiel "abelmanĝulo".[3]

Laŭ la plej freŝa sistematiko la genro Merops havas 28 speciojn:[4]

BildoKutima nomoScienca nomoDistribuo
Nigrakapa abelmanĝuloMerops breweriAngolo, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Gabono, Ganao, Niĝerio, kaj Suda Sudano.
Blukapa abelmanĝuloMerops muelleriKameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Gabono, Ekvatora Gvineo, kaj Kenjo.
Bluliphara abelmanĝuloMerops mentalisKameruno, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Ganao, Gvineo, Liberio, Niĝerio, kaj Sieraleono.
Nigra abelmanĝuloMerops gularisde Sieraleono ĝis sud-eosta Niĝerio.
Hirundovosta abelmanĝuloMerops hirundineustra Subsahara Afriko.
Malgranda abelmanĝuloMerops pusillusSubsahara Afriko
Blubrusta abelmanĝuloMerops variegatusAngolo, Zambio, Tanzanio, Ugando, Demokratia Respubliko Kongo, Niĝerio, kaj Kameruno.
Etiopia abelmanĝulo Merops lafresnayii Etiopio, Eritreo, Sudano, kaj Suda Sudano.
Brunbrusta abelmanĝuloMerops oreobatesBurundo, Demokratia Respubliko Kongo, Etiopio, Kenjo, Ruando, Suda Sudano, Tanzanio, kaj Ugando.
Ruĝgorĝa abelmanĝuloMerops bulockiBenino, Burkino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉadio, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Etiopio, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭo, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Niĝerio, Senegalo, Sieraleono, Sudano, Togolando, kaj Ugando.
Blankfrunta abelmanĝuloMerops bullockoidessub-ekvatora Afriko.
Somalia abelmanĝuloMerops revoiliiEtiopio, tuta Somalio, norda kaj eosta Kenjo.
Blankgorĝa abelmanĝuloMerops albicollissuda Senegalo ĝis Ugando.
Abelmanĝulo de BoehmMerops boehmiDemokratia Respubliko Kongo, Malavio, Mozambiko, Tanzanio, kaj Zambio.
Afrika verda abelmanĝulo Merops viridissimus[5] Subsahara Afriko de Senegalo kaj Gambio ĝis Etiopio, kaj la Delto de Nilo
Arabia verda abelmanĝulo Merops cyanophrys[5] Arabia Duoninsulo kaj Levanto
Hindia abelmanĝuloMerops orientalis[5]tra Azio de suda marborda Irano tra Hindio ĝis Vjetnamio
Bluvanga abelmanĝuloMerops persicusNorda Afriko, Mezoriento, Turkio, Kazaĥio, kaj Bharato
Madagaskara abelmanĝuloMerops superciliosusAngolo, Botsvano, Burundo, Komoroj, Demokrata Respubliko Kongo, Ĝibuto, Eritreo, Etiopio, Kenjo, Madagaskaro, Malavio, Majoto, Mozambiko, Namibio, Ruando, Somalio, Sudano, Suda Sudano, Tanzanio, Ugando, Zambio, Zimbabvo
Filipina abelmanĝuloMerops philippinusSudeosta Azio.
Ĉielarka abelmanĝuloMerops ornatusAŭstralio, Novgvineo, kaj sudaj insuloj de Indonezio.
Blugorĝa abelmanĝuloMerops viridisSudeosta Azio
Rufkapa abelmanĝuloMerops americanusFilipinoj
Brunkapa abelmanĝuloMerops leschenaultiBharato kaj Sudeosta Azio.
Eŭropa abelmanĝuloMerops apiasterSuda kaj Eosta Eŭropo, partoj de Norda Afriko kaj Uesta Azio.
Roznigra abelmanĝuloMerops malimbicusAngolo, Benino, Burkino, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Niĝerio, kaj Togolando.
Nordkarmina abelmanĝuloMerops nubicusBenino, Burkino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉadio, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Eritreo, Etiopio, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bissaŭo, Kenjo, Liberio, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Niĝerio, Senegalo, Sieraleono, Somalio, Sudano, Tanzanio, Togolando, kaj Ugando.
Sudkarmina abelmanĝuloMerops nubicoidesKvazulu-Natalo kaj Namibio ĝis Gabono, eosta Demokratia Respubliko Kongo, kaj Kenjo.

Ĉiu specio montras traokulan nigran strion aŭ almenaŭ nigran zonon. Preskaŭ ĉiu havas ĉu bluan ĉu verdan kolorojn en la plumaro.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • C H Fry & Kathie Fry, 2000, "Kingfishers, Bee-eaters and Rollers",ISBN 0-691-04879-7,Princeton University Press.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae:Laurentii Salvii.
  2. (1945) Check-list of Birds of the World 5. Harvard University Press.
  3. Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. Todies, motmots, bee-eaters. World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (August 2022). Alirita 2 January 2023 .
  5. 1 2 3 Species Updates – IOC World Bird List (en-US). Alirita 2021-06-18 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]