Saltu al enhavo

Hirundovosta abelmanĝulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hirundovosta abelmanĝulo
M. hirundineus hirundineusNacia parko Etoŝa, Namibio
M. hirundineus hirundineus
Nacia parko Etoŝa, Namibio
M. hirundineus chrysolaimusSenegalo
M. hirundineus chrysolaimus
Senegalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Meropedoj Meropidae
Genro: Merops
Specio: Hirundovosta abelmanĝulo

M. hirundineus

Merops hirundineus
(Lichtenstein, 1793)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj
  • Dicrocercus hirundineus
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Hirundovosta abelmanĝulo[1] (Merops hirundineus) estas preskaŭpasera birdo de la familio Meropedoj aŭ abelmanĝuloj. Ĝi reproduktiĝas en savanaj arbaroj de subsahara Afriko. Ĝi estas parte migranta, translokiĝante depende de pluvokvanto.

Tiu ĉi specio, kiel ĉe aliaj abelmanĝuloj, estas belkolora, svelta birdo. Ties koloroj kaj facile videbla forkoforma vosto faras tiun specion nekonfuzebla. Ĝi estas ĉefe verda kun flava gorĝo, blua mentonostrio kaj nigraj traokula strio kaj beko, kiel ĉe plej parto de abelmanĝuloj. Ĝi povas atingi longon de 20 ĝis 22 cm, inkludante la longajn forkoformajn verdajn aŭ bluajn vostoplumojn. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Hirundovosta abelmanĝulo

Tiu ĉi estas specio kiu preferas pli arbaran kamparon ol plej parto de abelmanĝuloj. Tiu bela kaj alloga birdo estas facile alproksimigebla.

Kiel la nomo sugestas, abelmanĝuloj manĝas ĉefe insektojn, ĉefe abelojn, vespojn kaj krabrojn, kiuj estas kaptitaj per atakoj el malferma gvatejo. La Hirundovosta abelmanĝulo preferas mielabelojn.

Tiuj abelmanĝuloj nestumas en tre etaj kolonioj en sablaj bordoj, aŭ similaj ebenaj grundoj. Ili elfosas relative longan tunelon, kie la ino demetas 2 al 4 sferecajn, blankajn ovojn.

Tiuj birdoj manĝas kaj ripozas komunume.

La agnoskitaj subspecioj estas jenaj:

  • Merops hirundineus hirundineus
  • Merops hirundineus chrysolaimus
  • Merops hirundineus furcatus
  • Merops hirundineus heuglini
  • Merops hirundineus strenuus

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]