Nigra abelmanĝulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra abelmanĝulo
Nigra abelmanĝulo
Nigra abelmanĝulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Meropedoj Meropidae
Genro: Merops
Specio: M. gularis
Merops gularis
(Shaw, 1798)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

The Nigra abelmanĝulo (Merops gularis) estas preskaŭpaserina birdo de la familio Meropedojabelmanĝuloj. Ĝi reproduktiĝas en centra kaj suda Afriko. Ĝi estas ege diferenca al aliaj abelmanĝuloj laŭ koloro, ĉar estas ĉefe nigra, kiel la nomo indikas.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kiel aliaj abelmanĝuloj, estas svelta birdo, sed malkiel tiuj estas ĉefe nigra kun skarlatruĝaj gorĝo kaj mentono, striita de nuancoj brusto kaj helbluaj brovo, ventro, subvostaj kovriloj kaj pugo, kun ruĝecaj unuarangaj kovriloj. La okulo estas ruĝa. Kompreneble ne aperas kontrasta nigra traokula strio, kiel ĉe plej parto de abelmanĝuloj.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio troviĝas en la regionoj de la landoj de la Golfo de Gvineo al la baseno de la rivero Kongo, tio estas de atlantika meza Afriko, nome Angolo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Kongo Kinŝasa, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭo, Liberio, Niĝerio, Sieraleono, Togolando, kaj Ugando.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas du subspecioj

  • M.g.gularis - El Sieraleono al sudorienta Niĝerio - Kun blua frunto, kaj distingiga brila kobaltoblua brova strio. Kelkaj birdoj el sudorienta Niĝerio kaj okcidenta Kameruno estas intermezaj inter tiu kaj M.g.australis
  • M.g.australis - El sudorienta Niĝerio al nordorienta Kongo Kinŝasa, sude al norda Angolo. - Ne estas superbrova strio; frunto nigra, foje kun kelkaj bluaj plumoj; la hellazuraj strioj en brusto kaj eĉ en ventro estas foje skarlatpintaj. La flugiloj estas 5mm pli longaj ol la nomiga subspecio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]