Tudelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tudela)
Tudelo
municipo en Hispanio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 31500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 37 791  (2023) [+]
Loĝdenso 175 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 4′ N, 1° 36′ U (mapo)42.065277777778-1.6066666666667Koordinatoj: 42° 4′ N, 1° 36′ U (mapo) [+]
Alto 264 m [+]
Areo 215,7 km² (21 570 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tudelo (Navaro)
Tudelo (Navaro)
DEC
Tudelo
Tudelo
Situo de Tudelo
Tudelo (Hispanio)
Tudelo (Hispanio)
DEC
Tudelo
Tudelo
Situo de Tudelo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tudela [+]
vdr
Festo en la Plaza Nueva aŭ Plaza de los Fueros.

Tudelo aŭ en hispana Tudela kaj en eŭska Tutera estas urbo kaj municipo en Hispanio, nome la dua plej granda urbo de la aŭtonoma komunumo de Navaro. Ties loĝantaro estas de ĉirkaŭ 35,000. Tudelo situas en la valo de la rivero Ebro. Rapidaj trajnoj venas laŭ elektraj fervojoj kaj eblas alveni ankaŭ pere de du aŭtoŝoseoj (AP 68 kaj AP 15) kiuj alvenas proksime. Tudela estas la ĉefurbo de la komarko "Ribera Navarra", nome agrikultura regiono de malsupra Navaro.

La poeto Al-Tutili, la 12a-jarcentaj veturisto Benjameno de Tudelo kaj verkisto Jehudah Halevi, la 13a-jarcenta verkisto Vilhelmo de Tudelo kaj la kuracisto kaj teologo Mikaelo Serveto estis el tiu urbo.

La Batalo de Tudela (23a de Novembro 1808) estis luktita de armeo de la Franca Imperio estrita de la Marŝalo Jean Lannes kontraŭ hispana armeo estrita de la Generalo Castaños. La batalo rezultis en kompleta venko de la Imperiaj fortoj super ties kontraŭuloj. La batalo okazis dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, parto de pli ampleksa konflikto konata kiel Napoleonaj Militoj.

La hispanaj perdoj estis ĉirkaŭkalkulitaj je ĉirkaŭ 4 000 mortintoj kaj 3 000 prizonuloj el totala forto de 33 000. Francoj kaj Poloj perdis ne pli ol 600 mortintoj kaj vunditoj el totalo de 30 000.

En la urbo okazas ĉiujare festivalo honore de Santa Ana (Sankta Anna, patrino de Maria, dipatrino) kiu ekas la 24an de julio tagmeze kaj daŭras dum proksimume unu semajno. Stratmuziko, taŭrludado kaj taŭrokuro estas tipaj eventoj de tiu festivalo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

42° 3′ 55″ N 1° 36′ 24″ U / 42.06528 °N, 1.60667 °U / 42.06528; -1.60667 (mapo)