Benjameno de Tudelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Benjameno de Tudelo en Saharo (Dumouza, 19a-jarcenta gravuraĵo).
Mapo de la vojaĝo.

Benjameno de Tudelo ({en hebrea בִּנְיָמִין מִטּוּדֶלָה, [binjaˈmin mituˈdela]; arabe بنيامين التطيلي;‎ Tudelo, Navaro, 1130 - Kastilio, 1173) estis mezepoka juda veturisto kiu vizitis landojn de Eŭropo, Azio, kaj Afriko en la 12a jarcento. Liaj interesaj priskriboj de okcidenta Azio antaŭis tiujn de Marco Polo por unu jarcento. Pro sia larĝa edukado kaj vasta kono de lingvoj, Benjameno de Tudelo estas ĉefa figuro en mezepoka geografio kaj historio de judoj.

Oni konas malmulton el lia frua vivo, krom la fakto ke li estis el la Navara urbo Tudela en kio estas nun Hispanio. Nune, strato en la alĥama (iama juda kvartalo) nomiĝas laŭ li.

La vojaĝoj Benjameno estas grava verko ne nur kiel priskribo de la judaj komunumoj, sed ankaŭ kiel fidinda fonto pri la geografio kaj etnografio de la Mezepoko. Kelkaj modernaj historiistoj opinias ke Benjameno havigas akuratajn priskribojn de ĉiutaga vivo en la Mezepoko. Origine verkita en hebrea, lia veturmemoro estis tradukita en Latinon kaj poste tradukita en plej el ĉefaj eŭropaj lingvoj. Ĝi ricevis multan atenton el fakuloj de la Renesanco en la 16a jarcento.

En Bagdado[redakti | redakti fonton]

Kiel ekzemple de la priskriboj de Benjameno de Tudelo oni vidu la jenan priskribon de Bagdado la figuro de la abasida kalifo ktp. Benjameno de Tudelo veturis al tiu areo inter 1160 kaj 1173, kaj notis: "Du tagojn el Akbara staras Bagdado. Nome la granda metropolo de Kalifo Emir-al-Mumenin al Abassi Amir al-Mu'minin, de la familio de ties profeto, kiu estas estro de la Mahometa religio. Ĉiuj mahometaj reĝoj agnoskas lin, kaj li tenas la saman dignecon super ili kiel la Papo ĝuas super la Kristanoj. La palaco de la Kalifo en Bagdado estas trimejle etenda. Ĝi enhavas grandan parkon plena je ĉiaj specoj de arboj, kaj utilaj kaj ornamaj, kaj ĉiaj tipoj de bestoj, same kiel akvejo plenita el akvo rekte prenita el la rivero Tigris; kaj kiam ajn la Kalifo deziras distriĝi kaj ekzerci Aŭ veturi, birdoj, bestoj kaj fiŝoj estas preparataj por li kaj por liaj korteganoj, kiujn li invitas al sia palaco. Tiu granda Abasido estas tre amika de Judoj, kaj multaj el liaj oficiroj estas de tiu nacio; li komprenas ĉiujn lingvojn, estas fakulo en Mosea juro, kaj legas kaj verkas la hebrean lingvon. Li ĝuas nenion pli ol tion kion li spezas pro la laboro de siaj propraj manoj, kaj tiele li manfabrikas litkovrilojn, kiujn li stampilas per sia sigelo, kaj kiujn liaj oficiroj vendas en la publika merkato..."[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Citita el: Komroff, Manuel, Giovanni, Willem van Ruysbroeck, Odorico, and Benjamin. 1928. Contemporaries of Marco Polo, consisting of the travel records to the eastern parts of the world of William of Rubruck (1253-1255); the journey of John of Pian de Carpini (1245-1247); the journal of Friar Odoric (1318-1330) & the oriental travels of Rabbi Benjamin of Tudela (1160-1173). New York: Boni & Liveright.