Malgranda orelstrigo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Otus scops (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Malgranda orelstrigo, Eŭropa malgranda orelstrigo (Otus scops), konata ankaŭ kiel Eŭrazia malgranda orelstrigo, estas eta strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la grupo de la turstrigo, nome Titonedoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Malgranda orelstrigo estis formale priskribita de la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en 1758 en la deka eldono de sia Systema Naturae. Linnaeus citis la priskribon de 1599 fare de la itala natursciencisto Ulisse Aldrovandi, metis ĝin kun ĉiuj aliaj strigoj en la genron Strix kaj stampis la duvortan nomon Strix scops.[1][2]
La Malgranda orelstrigo estas nun metita en la genron Otus, kiun enkondukis en 1769 la kimra natursciencisto Thomas Pennant.[3][4] LA genronomo estis derivita el la Latina otus kun la signifo "orelo". La specia epiteto scops deriviĝis el la greka vorto skōps por malgranda orelstrigo.[5]
Oni agnoskis kvin subspeciojn:[4]
- O. s. scops (Linnaeus, 1758) – Francio kaj Italio ĝis Kaŭkazo
- O. s. mallorcae von Jordans, 1923 – Iberia Duoninsulo, Balearaj Insuloj kaj nordokcidenta Afriko
- O. s. cycladum (Tschusi, 1904) – suda Grekio kaj Kreto ĝis suda Turkio, Sirio kaj Jordanio
- O. s. turanicus (Loudon, 1905) – Irako ĝis nordokcidenta Pakistano
- O. s. pulchellus (Pallas, 1771) – Kazaĥio ĝis suda Siberio kaj okcidenta Himalajo
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Tiu birdo reproduktiĝas en suda Eŭropo (el Iberio al la Balkanoj) orienten al okcidenta kaj centra Azio. Ĝi estas migranta, kiu vintras en pli suda Eŭropo kaj sub-Sahara Afriko. Ĝi estas rara norde de sia reprodukta teritorio, kutime nur kiel printempa vizitanto; sed en kelkaj partoj de sia teritorio povas esti la plej abunda nokta rabobirdo post la noktuo. Estas tre malprobable ke tiu nokta specio estas trovata for de la reprodukta sezono, se ne alvokas. Ĝi estas la plej malgranda nokta rabobirdo en plej parto de sia teritorio, ekzemple en Iberio.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Ĝi reproduktiĝas en malferma arbaro, riveraj arbaretoj, parkoj kaj ĝardenoj. La ino demetas 3-6 ovojn (plej ofte 4 aŭ 5) el aprilo al junio en arba (ekzemple popla) aŭ mura truo kaj foje en jam uzitaj nestoj de aliaj birdoj. La idoj elnestiĝas post 25 tagoj. Ĝi manĝas etajn predojn kiel grandajn insektojn (ĉefe) kaj aliajn senvertebrulojn, sed ankaŭ etajn ronĝulojn aŭ eĉ birdojn. Ĝi estas preskaŭ tute nokta. La Malgranda orelstrigo gvatas rekte kaj montras etajn oreltufojn ĉefe dum alarmo.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi estas eta strigo, 19-21 cm longa kun enverguro de 47-54 cm kaj pezo de 70 ĝis 154 g, ne tiom granda kiom la noktuo. Ĝi estas ĉefe grizbruna kaj tre makuleca (kio helpas kamuflon), kun pli helaj vizaĝo, subaj partoj kaj ŝultra linio. La okuloj estas grandaj kaj flavaj, ĉirkaŭitaj de nigra zono kiu sekvas al la oreltufoj. Ĝi estas pli malfortika kaj havas pli malgrandan kapon ol la noktuo. Tiu ĉi specio flugas tre rekte per siaj longaj mallarĝaj flugiloj, kiuj adaptiĝas al migranta kutimaro.
La alvoko estas profunda monotona fajfo farita de ambaŭ seksoj kaj facile rekonota. Ĝi estas simila al la alvoko de bufo. Ili vivas ĝis 10 jarojn. Temas pri iom malpliiĝanta specio en kelkaj partoj de sia teritorio sed konstanta aŭ eĉ iom pliiĝanta en aliaj.

Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Otus scops. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a de Majo 2006. Ne minacata
- ↑ Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
- ↑ Aldrovandi, Ulisse. (1599) Vlyssis Aldrovandi philosophi ac medici Bononiensis historiam naturalem in gymnasio Bononiensi profitentis, Ornithologiae 1 (latine). Bononiae (Bolonjo, Italio): Franciscum de Franciscis Senensem, p. 561–567, Liber 8, Ca 4.
- ↑ Pennant, Thomas. (1769) “Otus bakkamoena”, Indian Zoology.
- ↑ 4,0 4,1 Owls. IOC World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2022). Alirita 2a de Marto 2022 .
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 286 kaj 351. ISBN 978-1-4081-2501-4.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



