Orelstrigo
En Hungario
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Asio otus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Vivareo de Orelstrigo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Orelstrigo aŭ Longorela strigo (Asio otus) estas ĉefe holarktisa birdo kiu apartenas al la strigedoj. Ĝi estas unu de la plej oftaj strigoj en Eŭropo. Krome la specio loĝas en centra Azio ekde Rusio laŭ horizontala zono tra Mongolio al Japanio, en Ameriko en Usono kaj suda Kanado kaj en izolaj disaj lokoj de centrorienta Afriko.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]
La Orelstrigo estis priskribita de Linnaeus en 1758 en la deka eldono de lia verko Systema Naturae laŭ la dunoma nomo Strix otus.[1] Ĝi estas nun atribuita al la genro Asio, kiun enkondukis Mathurin Jacques Brisson en 1760.[2][3]
Estas naŭ konataj specioj tutmonde en la genron Asio, referencata kiel orelstrigoj.[3][4] Spite similecojn kaj esti konsiderata en la sama genro, oni trovis en studo uzante elektroforezon, ke la genetika distanco inter longorelaj strigoj kaj mallongorelaj strigoj estis malkutime grandaj por specioj ene de samaj genroj.[5] Kvankam fosiliaj registroj de specioj de Asio montris ties ĉeeston dum prahistorio en lokoj kiel Kansaso kaj Idaho (Asio brevipes) kaj Kalifornio (Asio priscus), la preciza areo de evolucia origino de la longorela strigo estas nekonata kaj malverŝajne konota.[6][7]

Almenaŭ tri modernaj specioj reprezentas rilatajn derivaĵojn, eble kun orelstrigoj kiel paraspecio aŭ kiel parto de specikomplekso kiu eble portas bazan komunan praulon.[8][4][5] En ĉiuj tri kazoj, la rilataj strigoj estas evidente pli tropikaj laŭ distribuo kaj adaptitaj al pli malsekaj kondiĉoj, kun pli malhela plumaro, kaj pli grandaj korpoj kun ŝajne pli fortaj piedoj kaj pli troevoluintaj ungegoj, eble ekspluatante relative liberan ekologian niĉon kontraŭ konkurantaj strigoj.[8][4] Unu el ĉi tiuj tri estas la Stigia orelstrigo, kiu estas la plej malhela derivaĵo el ĉiuj kaj facile konata kiel aparta de iom da tempo.[6][9][8] La aliaj du iomete pli grandaj, tropikaj specioj, eble enmeteblaj en specikomplekso kun la orelstrigo, iam estis konsiderataj parto de la orelstriga specio. Unu el ĉi tiuj estas la Madagaskara orelstrigo (Asio madagascariensis), evidente endemia de la insulo de sia nomo, dum la alia estas la Afrika orelstrigo (Asio abyssinicus), indiĝena de orienta Afriko, precipe en la norda areo kiel Etiopio.[9][3][10][11][12]
Kvankam la Afrika strigo estas ekstere tre simila al kaj tre verŝajne proksime rilata al la mallongorela strigo, la stristrigo (Asio clamator) estas iom fremda inter vivantaj specioj de la genro Asio kaj de mistera origino. Malgraŭ esti genetike rilata al aliaj vivantaj specioj de Asio, ĝi ne ŝajnas proksima kuzo.[8][4][5] Studoj pri mitokondria genaro trovis, ke la genro Asio, kaj sekve ankaŭ la longorela strigo, diverĝis plej ĵuse inter vivantaj strigogrupoj el la genro Otus, kun pli dista branĉodivido el la genro Strix.[13] Studo de la genetika homogeneco de longorelaj strigoj en unusola ripozejo montriĝis iom pli alta ol inter diferencaj ripozejoj. Tamen, tiu homogeneco estas relative malalta por komunumaj ripozantaj birdoj ĝenerale.[14]
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Oni agnoskis jenajn kvar subspeciojn de la longorela strigo:[3][15][16]
- A. o. otus (Linnaeus, 1758) – Tiu estas la nomiga subspecio kaj estas distribuata tra la tuta teritorio de la specio en la Palearkto. Ĝi povas troviĝi tiom okcidente kiel ĉe Azoroj, nordokcidenta Afriko, Iberia Duoninsulo kaj la Britaj Insuloj orienten tiom for kiom ĝis Saĥaleno, Japanio kaj norda Ĉinio. Kelkaj populacioj de tiu raso povas travintri tiom suden kiom ĝis Egiptio, Pakistano, norda Barato kaj suda Ĉinio. La enverguro de la nomiga subspecio gamas inter 263 kaj 313 mm kaj la longo de la vosto povas esti inter 132 kaj 165 mm. Grando ŝajne pliiĝas iom el okcidento orienten, kaj strigoj de Ĉino estas ĉirkaŭ 4% pli flugilgrandaj ol tiuj de Eŭropo. Malgraŭ manko de konata publikigita pezo de orient/ĉinaj longorelaj strigoj, ŝajne ili havas la pli grandajn grandojn ene de la specio.[6][8] En ĉi tiu subspecio, la vizaĝa disko tendencas esti pale okreca-bruneta, randnigra kun relative mallongaj brovoj, kiuj estas markitaj blankecaj aŭ tute forestas de markoj. La erekteblaj oreltufoj estas elstaraj, estante plejparte nigrec-brunecaj kun brunetaj randoj. La supraj partoj estas okrec-brunetaj, fajne pipritaj per malhelaj makuloj kaj nigretaj strioj sur griza "vualo", dum la krono estas fajne makuleca ĝis malhela. La nuko kaj malantaŭa kolo portas malhelajn ŝaftostriojn, kun la eksteraj plumretoj de la skapulaj blankecaj, formante vicon trans la ŝultro. La unuarangaj flugilplumoj estas baze unuforme okrec-brunetaj, diste striece helaj kaj malhelaj, dum la duarangaj estas striece okrecaj kaj malhelaj. La vosto estas tipe bruneta kun grizeca nuanco, kovrita per 6-8 tre mallarĝaj malhelbrunaj strioj. La subaj partoj havas bazan koloron de okro, kun la antaŭkolo kaj supra brusto markitaj per nigrecbrunaj strioj; ĉi tiuj fariĝas pli palaj sube kaj markitaj per malhelbrunaj ŝaftostrioj kaj mallarĝaj transversaj strioj. La subflugiloj havas distingajn striojn kaj malhelajn komo-similajn markojn ĉe la pojno (rimarkinde mankantaj ĉe interkovrantaj eŭraziaj mallongorelaj strigoj). La okuloj tendencas esti flavec-oranĝaj ĝis oranĝaj, sed foje povas esti kromflavaj. La vaksaĵo estas karnobruna, la beko estas griza kaj la ungegoj estas nigrec-grizaj. Ĉe ĉi tiu subspecio, la lanuga strigido estas blankeca kun rozkolora haŭto, dum la mezoptila plumaro estas lanuge grizeca ĝis brunhaŭta kun difuze striecaj malhelaj flugo- kaj vosto-plumoj, estante simila al plenkreskuloj sed kun la oreltufoj ankoraŭ ne evoluintaj.[6][8][17]
- A. o. canariensis (Madarász, 1901) – Tiu subspecio estas endemio de Kanariaj Insuloj. Kun enverguro de 257 ĝis 284 mm, tiu estas plej verŝajne la plej malgranda subspecio de la longorela strigo.[6][8] Tiu raso estas averaĝe pli malhela ol plimultaj longorelaj strigoj de la nomiga subspecio, kaj havas pli fortajn kaj akrajn malhelajn markojn ĝenerale. Krome, la Kanariaj longorelaj strigoj tendencas havi pli brilajn ruĝoranĝajn okulojn.[6][8][18]
- A. o. wilsonianus (Lesson, 1830) – Tiu subspecio troviĝas en sud-centra kaj sudorienta Kanado (Manitobo ĝis Nova Scotia) ĝis suda Usono (norda Oklahomo kaj Virginio).[6][8] La enverguro tipe estas 284 ĝis 305 mm. Ĝenerale, usonaj longorelaj strigoj estas pli markohavaj ol multaj eŭraziaj populacioj. La vizaĝa disko estas brilrufa, kun forta nigreca bordo kaj etenda blanko ĉirkaŭ la disko. La okuloj estas tipe tre flavaj. Dume, la markoj en la malsupraj partoj kutime estas tre nigrecaj kaj rimarkindas distingaj krucostrioj.
- A. o. tuftsi Godfrey, 1948 – La teritorio estas el okcidenta Kanado (suda Jukonio ĝis sudokcidenta Manitobo) ĝis sud-centra Usono (okcidenta Teksaso). Ĝi diferencas el A. o. wilsonianus je tio ke ĝi havas pli palan plumaron. La bruna makuleco en supraj partoj estas pli pala kaj pli limigita.[19] Ĝi estas iom diferenca kaj povas enhavi klinajn variaĵojn pro regiono kaj habitato, pli ol subspeciajn diferencojn.[8][17][10]
Ĝenerala aspekto
[redakti | redakti fonton]
La orelstrigo estas ĉirkaŭ 36 cm longa kaj la enverguro estas ĉirkaŭ 95 cm longa. Vira orelstrigo estas inter 220 kaj 280 gramojn peza, ina inter 250 kaj 370 gramojn. Inoj estas ankaŭ iom pli malhelaj. La grandaj nigrecaj plumoreloj estas rimarkindaj, sed tute ne servas al plibonigo de la aŭdkapablo,[20] ĉar ili ne rilatas al oreloj. Tion vere faras la plumoj kiuj ĉirkaŭas la vizaĝon.
La iriso de la orelstrigo estas brile oranĝecflava. La vizaĝo estas dividita per rimarkinda fruntplumaro. La flugiloj estas relative mallarĝaj. La bruneca plumaro de la orelstrigo estas vertikale strieca. La tarsoj kaj fingroj estas entute kovritaj de plumoj.[21][22][23]
La okuloj estas karakteraj en tiuj specioj. Tamen, la okuldisko de A. otus estas pli malhelaj aŭ eĉ ruĝoranĝaj. Tiu noktema specio estas eble pli facile vidata ripozanta en arbo dum sia taga ripoztempo.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]
La reprodukta sezono de la orelstrigo estas de februaro al julio. Tiu birdo estas parte migranta, translokiĝante suden vintre el pli nordaj partoj de sia mezvarma teritorio. Ties habitato estas arbaro proksime de malferma kamparo.
Ĝi nestumas en arboj, ofte koniferoj, uzante uzitajn nestojn en branĉetoj de aliaj birdoj kiel kornikoj, korvoj kaj pigoj kaj diversaj akcipitroj. La mezaveraĝa ovodemetado estas de 4-6 ovoj, kaj la kovado mezaveraĝe daŭras 25-30 tagojn. La specio pretas uzi artefaritajn nestokestojn. Malkutima karaktero de tiu specio estas la komuna nestumado en arbustejoj dum la vintraj monatoj.
La orelstrigo ĉasas ĉe malferma kamparo dumnokte. Ĝi estas tre longflugila, kiel la simila marĉostrigo, kaj glitas malrapide per rektecaj flugiloj dumĉase. La manĝaĵoj estas ĉefe roduloj, etaj mamuloj, kaj birdoj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Orelstrigo
-
Junulo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Asio otus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a de Majo 2006. Ne minacata
- ↑ Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Laurentii Salvii.
- ↑ Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode contenant la division des oiseaux en ordres, sections, genres, especes & leurs variétés 1 (French, Latin). Jean-Baptiste Bauche.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 Owls. IOC World Bird List Version 11.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2021). Alirita 27a de Majo 2021 .
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 Wink, M., El-Sayed, A. A., Sauer-Gürth, H., & Gonzalez, J. (2009). Molecular phylogeny of owls (Strigiformes) inferred from DNA sequences of the mitochondrial cytochrome b and the nuclear RAG-1 gene. Ardea, 97(4), 581-592.
- ↑ 5,0 5,1 5,2 Randi, E., Fusco, G., Lorenzini, R., & Spina, F. (1991). Allozyme divergence and phylogenetic relationships within the Strigiformes. The Condor, 93(2), 295-301.
- ↑ 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 Voous, K. H. (1988). Owls of the Northern Hemisphere. MIT Press. ISBN 0262220350.
- ↑ Ford, N. L., & Murray, B. G. (1967). Fossil owls from the Hagerman local fauna (Upper Pliocene) of Idaho. The Auk, 84(1), 115-117.
- ↑ 8,00 8,01 8,02 8,03 8,04 8,05 8,06 8,07 8,08 8,09 König, Claus; Weick, Friedhelm (2008). Owls of the World (2a eld.). London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-0884-0.
- ↑ 9,0 9,1 Weick, Friedhelm (2007). Owls (Strigiformes): Annotated and Illustrated Checklist. Springer. ISBN 978-3-540-39567-6.
- ↑ 10,0 10,1 Mayr, E., & Short, L. L. (1970). Species taxa of North American birds: a contribution to comparative systematics. Nuttall Ornithological Club.
- ↑ Voous, K. H. (1966). The distribution of owls in Africa in relation to general zoogeographical problems. Ostrich, 37(sup1), 499-506.
- ↑ Snow, D. W. (1978). The nest as a factor determining clutch-size in tropical birds. Journal für Ornithologie, 119(2), 227-230.
- ↑ Lee, M. Y., Lee, S. M., Jeon, H. S., Lee, S. H., Park, J. Y., & An, J. (2018). Complete mitochondrial genome of the Northern Long-eared Owl (Asio otus Linnaeus, 1758) determined using next-generation sequencing. Mitochondrial DNA Part B, 3(2), 494-495.
- ↑ Galeotti, P., Pilastro, A., Tavecchia, G., Bonetti, A., & Congiu, L. (1997). Genetic similarity in long‐eared owl communal winter roosts: a DNA fingerprinting study. Molecular Ecology, 6(5), 429-435.
- ↑ Long-eared Owl. owlpages.com. Alirita 2014-05-01 .
- ↑ Long-eared Owl. ARKive. Wildscreen. Arkivita el la originalo je 2013-02-04. Alirita 2013-04-23 .
- ↑ 17,0 17,1 Marks, J. S., D. L. Evans, kaj D. W. Holt (1994). Long-eared Owl (Asio otus), version 2.0. En The Birds of North America (A. F. Poole kaj F. B. Gill, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA.
- ↑ Baez, M. (1992). Zoogeography and evolution of the avifauna of the Canary Islands. Natural History Museum of Los Angeles County Science Series, 36, 425-431.
- ↑ (1947) “A new long-eared owl”, Canadian Field-Naturalist 61 (6), p. 196–197. doi:10.5962/p.340926. Although 1947 is printed on the title page, the article was not published until 1948.
- ↑ Steinbach, G. (1980). Die Welt der Eulen. Hoffmann u. Campe.
- ↑ Voous, K. H. (1988). Owls of the Northern Hemisphere. MIT Press. ISBN 0262220350.
- ↑ König, Claus; Weick, Friedhelm (2008). Owls of the World (2a eld.). London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-0884-0.
- ↑ Hume, R. (1991). Owls of the world. Running Press, Philadelphia.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informaro pri orelstrigo - USGS Patuxent Birdidentigejo
- Long-eared Owl - Asio otus Arkivigite je 2010-05-27 per la retarkivo Wayback Machine - USGS Patuxent Birdidentigejo
- Tre belaj bildoj pri orelstrigoj (germanlingva)
- Informaro kaj fotoj de la orelstrigo - Birdoj kaj Birdumo ĉe Suda Dakoto
- Informaro kaj bildoj
- Bildoj kaj voĉoj
- Detala vizaĝo de orelstrigo
- Filmoj de Asio otus ĉe Interreta Birdokolekto
- "Norda orelstrigo" Poŝtmarkoj Arkivigite je 2008-05-13 per la retarkivo Wayback Machine - (16 eroj) kun Ĉirkaŭpolusa Mapo
- Fotaro de orelstrigo Arkivigite je 2011-06-14 per la retarkivo Wayback Machine - VIREO
- Orelstrigo ĉe owlpages.com
- Fotoj de orelstrigoj Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Eulenwelt.de (mondo de strigoj)[rompita ligilo]
- Protekto de strigoj en Schleswig-Holstein
- Strigo-kamerao antaŭ nun okupita nesto (16.4.06) Arkivigite je 2007-04-20 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||||||||||||||||



