Iriépal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Iriepal)
Iriépal

Iriépal estas submunicipo de la municipo Gvadalaĥaro, Hispanio, situa nordoriente de la provinca ĉefurbo.

Ĝi jam ekzistis en la 12a jarcento. Tiam ĝi devis havi gravan judan kvartalon. La setlejo, de reĝa posedrajto, estis vendita de Filipo la 4-a al sia urbestro de Casa y Corte, Miguel de Cárdenas, en 1627. En tiu epoko la vilaĝo nomiĝis Villaflores.[1]

Meze de la 19a jarcento, la vilaĝo havis 315 loĝantojn, laŭ la Diccionario de Madoz, kiu menciis la gravon de la produktado de cerealoj, figoj, gipso kaj kalko.[2]

La vilaĝo estis municipo sendependa ĝis 1969, kiam ĝi aliĝis al tiu de Gvadalaĥaro, kun du aliaj proksimaj setlejoj, nome Taracena kaj Valdenoches.[3]

La ekonomio de Iriépal baziĝas sur la agrikulturo, kvankam parto de ĝis loĝantaro korespondas al ĝia funkcio kiel dormurbo de Gvadalaĥaro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. HERRERA CASADO, Antonio (1988). Crónica y guía de la provincia de Guadalajara. Diputación Provincial de Guadalajara.
  2. MADOZ, Pascual (1845-1850). Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar. Madrid.
  3. Boletín Oficial del Estado, 18a de februaro de 1969. Dekreto 194/1969, de 30a de januaro, "por el que se aprueba la incorporación de los municipios de Taracena, Iriépal y Valdenoches al de Guadalajara".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]