Rivera teraso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wały Chrobrego - platformo en la teraso de la rivero Odro en Szczecin, Pollando.

La riveraj terasoj estas malgrandaj sedimentaj platformoj aŭ ebenaĵoj konstruitaj en rivera valo fare de la propraj sedimentoj de la rivero kiuj restiĝas je la flankoj de la fluejo en la lokoj en kiuj la deklivo de la fluejo malgrandiĝas, pro kio ankaŭ ties trenkapablo malgrandiĝas. Ĝi etendas laŭlonge de valo kun tavolo kiel ŝtupo separiga, ĉu el la inundebla ebenaĵo aŭ el malsupra teraso. Temas pri restaĵo de la antikva fluejo de rivero kiu estis malferminta vojon al suba nivelo, pere de la erozio de siaj propraj kuŝejoj.

La rivero, kiam kongruas sur la tereno, fluas sur fluejo iom post iom pli malalta. Ĝi tiele abandonas riverajn tavolojn en la formo de ŝtupaj terasoj kiuj jam ne estas kovritaj de la akvoj de la plej grandaj inundoj.